La Sxipisto kaj Aliaj Rakontoj
Enhavo
Retadreso
En la kazo ke vi volas legi la rakontojn sed malsukcsesas
legi ilin pro malrapideco de viaj legadprogramoj aux konduklinioj
sendu mesagxon al
fstephan@math.uni-heidelberg.de
kaj mi sendos la dosieron al vi tiel frue kiel eble. Via Frank Stephan
Kopirajto
La kopirajto por tiuj rakontoj restas cxe Frank Stephan.
Vi rajtas publikigi cxiujn rakontojn Esperante aux tradukite
en via gazeto sen iu plua permeso kondicxe ke vi reciproke
ankaux permesas al aliaj la neprofitan transprenadon kaj
Esperant-lingvan publikadon de la artikoloj en via gazeto.
Bonvolu sendi ekzempleron de cxiu publikajxo uzante iu de
tiuj rakontoj al la Heidelberga laboreja adreso de la auxtoro.
La auxtoro ofertas tralegi tradukojn al Angla, Germana aux Hispana
lingvo por kontroli pri eblaj tradukaj eraroj. Bonvolu publikigi
de cxiu rakonto aux la tutan tekston aux nenion.
Tiu pagxo estas konektita al Legocirklo.
Hejmpagxo de la auxtoro
La Sxipisto
L A Sx I P I S T O
Iam antaux multaj jaroj, esploristo ricevis permeson por nova eksper-
imento: Oni financigis, ke li esploras la eblecon de kobajoj postvivi
en novaj ekologaj situacioj. La esploristo elektis kvin najbarajn in-
sulojn kaj per sxipo portis al cxiu insulo paron da kobajoj.
Je cxiu dua monato, la esploristo vizitis la insulojn kaj metis en
cxies marbordon fruktojn kaj aliajn donacojn, kiujn la kobajoj sxateg-
is mangxi. Sur Ratilda, la unua insulo, ecx je la unua reveno ne plu
trovigxis kobajoj. Tie vivis sovagxaj katoj kaj la bestoj ne havis
sxancon eskapi. Ankaux sur Adzutsu, la dua insulo, la kobajoj ne post-
vivis longe. Cxiujare en la vintro ekzistis multe da negxo kaj la
bestoj mortis pro frosto. Sur Nozase, la tria insulo, la sekeco mor-
tigis cxion beston escepte kelkaj rampuloj. Sur la kvara insulo Mapuba
la kobajoj vivis dum du jaroj, sed poste la insula vulkano mortigis
cxiun enlogxanton per granda erupcio. Nur sur la kvina insulo Gortaro,
la kobajoj pli kaj pli grandigxis en nombro. Kaj la kobajoj en Gortaro
fondis pasxon post pasxo civilizacion. Se la esploristo ne ankaux mor-
tus pro la erupcio de la vulkano sur Mapuba, versxajne ekekzistus
granda scienca raporto pri la kobaja evoluo sur Gortaro. La esploristo
- kvankam ne plu veninta - restis en la kobajara memoro. Cxar la vera
nomo estis nekonata kaj cxar la esploristo cxiam venis per sxipo, la
kobajoj parolis pri la sxipisto.
Memori la sxipiston ankaux kauxzas memori sxipojn. Je la unuaj jaroj,
la kobajoj kredis, ke konstrui sxipojn ne eblas al normalaj bestoj
kiel ili, sed iam, juna scivolema kobajo nome Nuxerg malkovris, ke
ligno ne dronigxas en akvo. Nuxerg komprenis, ke tio estas la sekreto
de sxipkonstruado. Post longaj diskutoj kaj multaj eksperimentoj,
Nuxerg konvinkis ses kamaradojn kune konstrui sxipon. Post du monatoj
la sxipo estis preta kaj Nuxerg decidis sercxi la sxipiston. La kamar-
adoj Muxatet, Ulgano, Rugxulo, Jxerg kaj Uxatro akompanis Nuxerg, nur
la sesa kobajo restis hejme - tial en cxiu raporto, la aliaj parolis
pri tiu sesa kamarado kiel la timegulo, kies nomo iris en forgesejon.
Post tri semajnoj marveturado, la kamaradoj ekvidis Mapuban. Alprok-
siminte la insulon, ili ne povis vidi ion verdajxon sur la vulkana in-
sulo. Pro tio ili unuanime decidis ne albordigxi tie kaj sercxi alie.
Poste ili alvenis en Ratildan. La bela insulo kun la verdaj herbejoj
kaj arbaroj placxas al ili kaj ili veturis per riverbusxo supren gxis
ili alvenis cxe lago. Tie ili albordigxis. Unue ili mangxis, poste ili
metis herbojn kaj fruktojn sur sian sxipon. Ulgano kaj Rugxulo revenis
al bordo por kolekti pluajn fruktojn, kiam subite alvenis blanka kato.
La kato kaptis Ulganon, Rugxulo fugxis en la arbetaron. Nuxerg ek-
sciis, ke pro la katuma morto, Rugxulo versxajne ankaux ne estis rev-
idonta - tial Nuxerg ordonis movigi la sxipon en la centron de la lag-
o. Tie ili rigardis al la kato, kiu sidis sur la lagbordo kaj mangxis
la restojn de Ulgano. Alvenis pluaj katoj. Nuxerg unue stiris al la
parto, kie la rivero enfluis la lagon. Cxiuj katoj escepte de la blan-
ka, kiu mangxadis, iris al la enfluejo. Nun Nuxerg subite sxangxis
direkton - la kvar kamaradoj padelis kaj rapide atingis la elfluejon.
Nur unu el la katoj intencis sekvi ilin, sed pro la rapideco de la
rivero inter la lago kaj la maro, la kobajoj eskapis kaj jam estis for
de la insulo, kiam la kato alvenis cxe la riverbusxo. Je sekura dist-
anco de tiu fiinsulo, Muxatet memorigis al la perditaj kamaradoj Ul-
gano kaj Rugxulo. Poste ili diskutis pri la eblecoj kaj sxancoj, ke
Rugxulo estis postvivonta inter tiel multaj katoj. Versxajne - ili
kunsentis - ne eblis.
Adzutsu pli placxis al la kvar kamaradoj. Ili trovis cxion, kion ili
bezonis por la vivo kaj ne ekzistis tie dangxeraj bestoj. Dirante la
verecon, ili estis solaj. Sed post kelkaj semajnoj la vetero malbon-
igxis, komencigxis sxtormoj, falis negxoj kaj ne plu kreskis verdajx-
oj. Denove ili decidis unuanime meti la lastajn provizojn en la sxipon
kaj forlasi tian malvarmejon. Hejmirante ili ankaux vizitis Nozasen,
sed cxar nenie videblas fluanta akvo, ili decidis vojagxadi gxis ili
alvenis hejme en Gortaro. Tie la aliaj estis surprizitaj, ke revenis
kamaradoj. La registaro publigis ilian raporton pri la aliaj fiaj in-
suloj kaj publike honorigis la du falintajn kamaradojn Ulganon kaj
Rugxulon. Poste oni deklaris, ke Nuxerg, Muxatet, Jxerg kaj Uxatro
estas naciaj herooj. Sed oni ankaux memoris la rakontojn pri la sxip-
isto, kiu portis la gepraavojn al Gortaro. Pro tio la registaro kreis
grandan monumentan sxtonon, kiu montras sub bildo de sxipo kaj kapit-
ano per oraj literoj la sekvantan tekston:
Memoru la sxipiston, sagxulegon inter sagxuloj,
kies granda amo helpis la kobajaron!
Kvankam ekzistas senplanta insulo,
li elektis verdan insulon kun multaj plantoj por ni.
Kvankam ekzistas dangxera insulo plenita de murdantaj bestoj,
li elektis sekuran insulon sen dangxeroj por ni.
Kvankam ekzistas malvarma insulo suferante sub fisxtormoj,
li elektis varman insulon sub cxiam brilanta varma suno por ni.
Kvankam ekzistas seka insulo sen trinkebla akvo,
li elektis akvaplenan insulon kun belaj riveretoj por ni.
Memoru la sxipiston, sagxulegon inter sagxuloj,
kies scioj superas la sagxon de niaj plej grandegaj bravuloj!
La Testo
L A T E S T O
Isxii kaj Tobias longe kaj felicxe kune vivis gxis Tobias iam rimar-
kis, ke ilia dua filo Bertold estis pli simila al la cxefo de sia ed-
zino ol al si mem. Ekde tiam, detektivoj gajnis multan monon, sed an-
kaux organizis suficxajn fotojn por pruvi la supozitan. Kiel multaj
disfalantaj familioj, la gepatroj komencis batali por la rajto prizor-
gi la infanojn. Ili konsentis, ke Bertold logxu cxe la patrino, sed
ili ambaux volis havi Aleksandron mem. D-ro Heto, la advokato de la
patrino, opiniis, ke estus pli bone, se ambaux fratoj restos kune. D-
ro Gabrelo, la advokato de la patro, eltrovis, ke la filo havas pli
bonan rilaton al la patro ol al la patrino. Plue la filo iam diris al
la advokato, ke li preferas resti cxe la patro. D-ro Heto dubis pri
tio kaj tial oni decidis fari psikologon teston por eltrovi, kiu gep-
atro pli bone komprenas la infanon.
D-ro Gabrelo proponis la ekspertizistinon Gudrun Usdolon kaj supriz-
ite d-ro Heto akceptis sxin kvankam oni scias, ke ofte la ekspertiz-
istoj subtenas tiun, kiu ilin proponis. La sola kondicxo estis, ke la
advokatoj kaj la ekspertizisto kune elektas la teston sen la gepatroj.
Nun, ili decidis, ke Aleksander verku rakonton kaj poste la gepatroj
diskutu kun li pri gxi. Oni vokis la infanon kaj dum duona horo li
preparis tekston. Unue la patro kaj poste la patrino parolis kun la
infano pri la teksto kiam la tri gesinjoroj cxeestis. La patro lauxdis
la belan skribajxon de la infano kaj post kelkaj vortoj ili priparolis
la lastajn piedpilkludojn, kiujn ili kune vidis en televido. Sed la
patrino ne nur tralegis la tutan tekston, sed ankaux diskutis pri la
tuta enhavo kun la infano. D-ro Heto ne havis multajn problemojn kon-
vinki s-inon Usdolon, ke la patrino pli bone komprenis la infanon: "La
patrino ne nur tralegis la verkon sed ankaux priparolis la tutan en-
havon. Sed la patro ne konis alian ol la sporto. Se la infano restus
cxe li, kuna rigardumo de televido estus la estonteco." Finfine la
patrino ricevis ambaux infanojn.
Iam longe post la fino de la proceso la loka advokataro renkontigx-
is. D-ro Gabrelo alparolis d-ron Heton kaj demandis lin: "Mi ekde lon-
ge miris, kiel vi farigis tiun sinjorinon verki la ekspertizon por vi
kvankam mi elektis sxin." - D-ro Heto normale ne parolis pri siaj met-
odoj, sed cxar la kolego estis juna, li decidis malkovri la sekreton:
"Bone, vi devus scii, oni ne cxiam bezonas propran ekspertiziston. Of-
te, oni povas trompi la kontrauxan kaj tiu estas cxiam pli bone ol el-
ekti propran. Memkompreneble estas cxiam riska, sed se gxi funkcias
oni facile sukcesos. La patrino estis eksterlanda kaj pro tio la in-
fano parolis kaj skribis ambaux lingvojn. La patro ne povis legi la
Japanajn Kanjxi-signojn, ankaux dum dek jaroj multelaboranta viro ne
trovis tempon por lerni ilin. La patro volis eviti, ke oni rimarkas
tiun mankon, kaj preferis paroli pri sportaj aferoj ol konfesi ke al
li ne eblis legi la tekston. Memkompreneble la filo ankaux sxatis
sporton, sed mi kovris tion aferon dum la diskutado." - "Sed kial la
infano verkis la rakonton tiel, ke la patro ne povis legi gxin." -
"Bone, la infanon mi ankaux trompis. Mi diris al li, ke li verku rak-
onton por la patrino, sed escepte li, neniu pripensis mian frazon. La
infano, kiu ne komprenis la tutan situacion, volis placxi al la pat-
rino kaj tio memkompreneble sukcesis."
Subauxskultada Rakonto
S U B A Ux S K U L T A D A R A K O N T O
La timo pri observado kaj subauxskultado ne estas nova. Jam en la Bib-
lio, la predikanto (verso 10.20) antauxvidis la kontrolegon, kiu nun-
tempe pli kaj pli igxas realeco:
Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon,
Kaj en via dormcxambro ne malbenu la ricxulon;
Cxar birdo cxiela transportos vian vocxon,
Kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.
Flugilaj estajxoj estas insektetoj. Usxonanoj nomas ilin "bug" kaj
tiel estas malmirinda, ke "bugging" igxis faka vorto por subauxskulti
per teknikaj rimedoj la paroladojn kaj - kiel mi spertis - ecx pensojn
de aliaj homoj.
Komence mia rakonto estas tiu de la sola viktimo kaj la granda mist-
era malamika organizo. Ekde 1980 mi pli kaj pli ofte spertis stran-
gajxojn, por kiuj mi ne trovis racian klarigon. Je novembro 1983 mi
kaptis la ideon, ke iu organizo, kiun mi gxis hodiaux ne konas, sub-
auxskultadas miajn pensojn. Tiu ideo timigis min kaj mi pli kaj pli
malsanigxis.
Sed en mia lando mi ne nur spertis malavantagxojn. La alta nivelo de
la kuraca sistemo estis vera helpo por mi. Hodiaux la psike malsanuloj
estas nur mallonge en malsanulejo - en mia kazo dum ses semajnoj - kaj
poste revenas al la ekstera mondo. Regula ricevado de medikamentoj eb-
ligas preskaux normalan vivon.
Oni diras ke kuraci la kauxzojn de la malsano estas cxiam pli favora
ol kuraci la simptomojn. Sed je psikaj malsanoj la kuracistoj ofte ne
povas eltrovi la veran kauxzon kaj ecx se ili eltrovas, ili povas
sxangxi nek la socion nek la vivcirkonstancojn de la malsanulo. La
vere bonaj kuracistoj ankaux tiam povas helpi. Sed ne nur kuracistoj
devas kuraci sen koni la verecon, ankaux la viktimoj devas lerni kaj
alkutimigxi, ke ili ricevas helpon de homoj, kiuj ne samopinias pri
iliaj spertoj. Kompreni tion estas la unua necesa sxtupo por retrovi
en la socion. Tamen la vivo restas esti kompromiso inter honeste in-
formi pri mia situacio kaj silenti pri gxi por atingi miajn celojn, se
necesa, ecx per doni aliajn kauxzojn kaj motivojn por mia agado kaj
opinioj.
Je mia kazo, la kuracado estas suficxe sukcesa: gxi ebligis al mi
dauxrigi kaj fini mian studadon, trovi poste laborejon kaj kunlabori
en politika partio. Gxi ankaux ebligis al mi kontrauxbatali la kauxz-
ojn de mia malsano per raciaj rimedoj - per la skribita vorto kaj per
la politika agado. Tiu batalo gxis gxia fiasko estas la cxefa temo de
mia rakonto, sed antauxe mi volas plenumi vian scivolon kaj rakonti
kion mi spertis kaj eltrovis pri penssubauxskultado.
Hodiaux mi ne plu sentas esti la sola viktimo de tiu afero. Mi eksciis
pri multaj aliaj viktimoj kaj plue trovis cxie helpemajn homojn. Ek-
zemple la Svedo Robert N kolektas viktimajn raportojn el la tuta mon-
do; mi anstatauxigis familiajn nomojn per iliaj unuaj literoj por
protekti la personojn menciitajn en tiu rakonto. Robert N ecx havas
kelkajn pruvojn, ke esploristoj operaciis kelkajn homojn je la kapo
por instali subauxskultilojn: Sur rentgenaj fotoj oni povas vidi la
damagxojn, kiujn kauxzis la subauxskultiloj je la najbaraj ostoj per
radiado. Plue teknikistoj de komputila firmao ankaux analizis la rad-
ioondan sendadon de subauxskultilo en unu viktimo kaj pruvis, ke gxi
povas komuniki kun la ekstera mondo. Mi konatigxis kun Robert N kaj
aliaj samideanoj je la jaro 1995 pro informoj en Interreto, antauxe mi
konis nur homojn, kiuj spertis tradician subauxskultadon.
Kvankam la plimulto de miaj konatuloj kaj parencoj kredas, ke miaj
spertoj estas nur la produkto de psika malsano, mi mem supozas ilin
esti kauxzitaj de strangaj homeksperimentoj, kiujn oni faradas por el-
trovi, kiel funkcias la cerbo kaj kiel oni influas kaj subauxskultas
gxin. Tio signifas, ke la eksperimentado cxefe konsistas el legi (tiu
estas subauxskulti) kaj skribi pensojn.
La subauxskultantoj ne nur legas la pensojn, sed ankaux uzas por ek-
sperimentoj tion, kion ili eltrovis. Simpla regulo estas, ke ju pli
vundeblas homo pri io, des pli tiu pensas pri tio. La esploristoj el-
trovas ege pli rapide ol aliaj homoj pri tiuj aferoj kaj volas pruvi
la eltrovajxojn per eksperimentoj. Tial ili trafas la vundeblajn par-
tojn de la celpersono kaj en mia kazo la sxoko estis tiel granda ke
gxi igxis unu el la cxefaj motivoj por rezisti kontraux tiu esplorado.
Plue estis tiu eksperimentado, kiu donis al mi la certan scion, ke
penssubauxskultado ekzistas. Ofte parencoj, geamikoj kaj kuracistoj
volis klarigi racie miajn spertojn, sed la eksperimentoj tiel klare
montris la fonton de la sciajxo, ke tiuj klarigoj ne plu konvinkis
min.
Mi longe supozis, ke oni cxefe subauxskultas la vortajn kaj sonajn
pensojn, kiuj formas la konscian parton de la pensado. Tial mi trejnis
tajpi telefonnumerojn kaj komputilajn pasvortojn sen pensi ilin, sed
mi gxis nun ne scias, cxu tiu iel helpas. La veran kvanton de la pens-
kontrolado ankaux mi ne konas kaj mi atendas la tagon kiam mi povos
tralegi la protokolojn de la subauxskultantoj - tiun privilegion gxis
nun nur havas la viktimoj de la Orientaj sekretservoj.
Krom la teorio de Robert N, ke enkorpaj subauxskultiloj ebligas la
legadon de la pensoj, ekzistas alia teorio, ke tio ne endas. Gxi orig-
inas de eksa oficisto, kiu dum revizo de financoj eltrovis, ke la aux-
toritatoj de lia hejmlando mendis kaj pagis ilon kun la nomo "Psycho-
logical Language Machine". Li mem neniam vidis gxin, sed tamen sekvis
gxiajn spurojn. Post enmigri Usxonon, li publikigis sian sciajxon reg-
ule je la Interreta novajxgrupo "alt.mindcontrol". Li supozas, ke la
Psikologa Lingva Masxino povas legi la pensojn de cxiu homo - ankaux
sen enkorpa subauxskultilo. Mi mem ne povas diri, kiu teorio pravas,
sed tiu de Robert N sonas iomete pli versxajne al mi, cxar oni ne pov-
as mezuri la cerbajn elektrajn kaj magnetajn kampojn el distancoj pli
grandaj ol kelkaj dekonaj metroj. Ke oni bezonas enkorpan ilon por
sendi la informojn el cerbo al distanca ricevanta masxino estas pres-
kaux evidenta.
Sed kio estas penslegado sen pensskribado? Ambauxflanka komunikado
faciligas la subauxskultadon kaj skribi pensojn havas la avantagxojn,
ke cxe bona teknika realigo ne ekzistas atestantoj krom la viktimoj
kaj la homoj, kiuj laboras je la esplorprojekto. Memkompreneble la es-
ploristoj uzis kaj uzas ankaux tradiciaj metodoj por influi celperson-
ojn: Ekzemple mi rimarkis, ke en publikeco iuj en la cxirkauxajxo kom-
encas interparoli pri io kion rilatas al mi; mi trovis la spurojn de
malveraj famoj je parencaro kaj konatularo; mi auxdis - ecx dum inter-
parolado kun amikoj - nediritajn frazojn. Vi povas facile kompreni, ke
la bildo pri aliaj homoj povas malplibonigxi pro auxdado de fiajxoj
anstataux la afablaj vortoj, kiujn ili vere diris. Plue oni respondas
nelogike al demandoj, se oni auxdas vortojn aliajn ol diritajn. Je mi
oni uzis tion teknikon malofte - sed cxiam en situacioj, kiam mi ne
antauxvidis gxin kaj tial dauxris longe gxis mi komprenis, kio vere
okazis.
Sed la regxo inter tiuj teknikoj estas auxdigi vocxojn en la cerbo.
Ne cxiuj eksperimentoj de tiu tipo estas malpermesitaj kaj la libro
"Microwave Auditory Effects" de James C Lin donas bonan resumon pri la
lauxlegxa esploro gxis la jaro 1978. Ekzemple la libro raportas, kiel
esploristoj surbendigas hazardan sekvon de la numeroj nulo gxis naux.
Poste ili sendis tiujn sonojn kodigite per radiaj ondoj kaj la liber-
volaj celpersonoj auxdis kaj identigis la numerojn. Tiu indikas, ke la
tekniko, pri kies uzo mi plendas, vere ekzistas. La granda diferenco
inter tiu esplorado kaj tio, kion mi spertis, ne estis la temo sed la
maniero de la esplorado: oni laboris kun libervolaj personoj (ofte
membroj de la laborgrupo kiuj scias cxion pri la esplorado), publikig-
as la rezultojn en sciencaj gazetoj kaj sxangxis al besteksperimentoj
kiam oni eltrovis ke eksperimentoj kiel tiu por sendi la numerojn al
cerbo bezonis tro multon da radiado.
Kiam la lauxlegxa esplorado je homoj cxefe nur analizis, je kiuj
frekvencoj kaj kodigmanieroj la homoj povis auxdi signalojn aux mes-
agxojn, la kontrauxlegxa celis uzi tion eblecon por kontroli la cel-
personon. Unue oni pridemandis tiun kaj akiris informojn el ties pen-
saj reagoj. Gxi sxajne indas pagi la prezon, ke la dauxra influado at-
entigadas la celpersonon pri la subauxskultado kaj kelkfoje kauxzas
reziston. Due oni faras eksperimentojn iel simile al tiuj de Pavlov
kun hundoj: ili esploras kiel oni influas la celpersonon, kiel oni
sxangxigas ties opiniojn kaj kiel oni dirigas ion kontrauxvole. Oni
volas programi la cerbon de la celpersono kiel programistoj la komput-
ilon.
Eble vi kredas min, ke oni povas fari tiajn eksperimentojn, sed ne
ke oni fakte faradas ilin dum jaroj je la samaj viktimoj. Tiam pripen-
su la malpermesatajn eksperimentojn, kiujn - ecx en demokrata lando -
faris la Usxona militistaro. Tiu esploris je siaj militistoj, je mal-
liberuloj, je malsanuloj kaj je aliaj homoj la efikon de medikamentoj
kaj kemiajxoj - ecx radioaktivaj - en la homa korpo. La bazajxoj pri
tio la esploristoj jam konis el bestaj eksperimentoj, tamen ili oferis
homajn vivojn por minimuma scienca progreso. Milaj militistoj mortis
post jardekoj pro kancero, cxar ili devis cxeesti testajn nukleajn
eksplodojn. Ke tiu eblis, indikas al vi ankaux, ke mia rakonto estas
iomete pli kredebla ol unue sxajnis.
Multaj homoj pripensas la motivojn de la krimuloj. Ili volas scii,
kial tiuj pekas, ekzemple kontrauxlegxe subauxskultadas. Laux mi tiu
ne estas la cxefa demando. La sercxado por motivoj cxiam pliafabligas
la bildon de la krimulo en la publikeco kaj forgesigas la sorton de la
viktimo. Pli grava ol la kialo por la krimo estas kiel oni finigas
gxin. Kiel oni igas la krimulojn cxesi la aktivadon, kiel oni finigas
la silenton, kiel oni trovas subtenantojn, tiuj estas la cxefaj deman-
doj kaj pri tiuj mi nun raportas.
La legxo pri silento, kies Itala nomo estas "omertax", malparoligas
kaj atestantojn kaj viktimojn. Ne nur la forto kiel en la kazo de la
Mafia, sed ankaux la malkredebleco pri la aferoj silentigas. Ankaux mi
dum jaroj nur priparolis la aferojn kun amikoj. Sed hazarde mi trovis
vojon por plivastigi mian sciajxon: amiko proponis al mia frato verki
libron pri vampiroj. Mia frato ne multe interesigxis pri tiu ideo kaj
mi komencis fari lian taskon. Pli kaj pli miaj spertoj kaj ideoj an-
statauxigis la originalan temon kaj finifine la libro pritraktas kiel
siencfikcia kunmeto de leteroj kaj subauxskultadaj aktoj la penskont-
roladan temon. Je 1993 la libro estis preta kaj mi komencis sendi gxin
al eldonejoj kaj gazetoj. Mi ne ricevis suficxe bonajn ofertojn - nur
malmultaj verkistoj povas publikigi profite aux almenaux senpage. Cxar
mi mem ne povis pruvi ion, mi ecx ne menciis en la leteroj al la el-
donejoj la plej grandan avantagxon de mia libro: ke gxi pritraktis
krom kelkaj sxercoj veran, sed nekonatan aferon. Iel mi ne estis suf-
icxe bona verkisto kaj redaktoro skribis al mi, ke la ideo kaj temo de
mia libro estas bonaj, sed mia realigo ne suficxe konvinkas.
Pli sukcesa mi estis je politika kampo. En mia hejmlando, la sub-
auxskultado de pensoj estas kontrauxlegxa sed ne punita. Tiu signifas
se vi sen kortuma permeso subauxskultas la telefonon per ilo kaj sur-
bendigas la paroladon, vi estas punita. Sed se vi subauxskultas la
cerbon per alia ilo kaj rekonstruas la saman paroladon, vi nur faras
ion kontrauxlegxan sen ricevi punon - la federacia registaro forgesis
fiksi punon por tiu krimo. Publikeco kaj gazetaro ridus pri cxiu, kiu
volas sxangxi tion. Tial ecx mi ne rekte atakis tiun problemon, sed
preferis pritrakti la gxeneralan subauxskultadan temon.
La cxefaj dokumentoj pri la limoj de subauxskultado ne estas feder-
aciaj legxoj sed la deklaracio pri homaj rajtoj de la Unuigxintaj Nac-
ioj. Laux artikolo 12 neniu "suferu arbitrajn intervenojn en sian
privatecon". Tial estas malpermesata, ke iu sen kauxzo subauxskultadas
alian homon, sed je specifaj cirkonstancoj - ekzemple por trovi kaj
aresti krimulon - kortumoj rajtas doni al la polico la permeson por
tralegi la posxtsendajxon al aux de iuj civitanoj. Artikolo 18 protek-
tas la rajton je libereco de penso - sen iu escepto. Tiujn artikolojn
neniu rajtas sxangxi kaj cxiu nacia legxo devas respekti ilin.
Tiel cxefa motivo por mia politika agado estis, ke oni malgraux la
deklaracio pri homaj rajtoj kontrolas kaj subauxskultas homan pensad-
on. Kaj se ecx la viktimoj ne plu batalas por siaj rajtoj, kiu restas
por plenumi tiun taskon? Mi opinias, ke oni ne nur protektu la centran
parton de tiu rajto pri libera pensado, sed ke oni ankaux havu cxir-
kaux gxi barilon el legxoj, kiuj protektas gxin je la plej rigida niv-
elo kiu eblas. Plue cxiu, kiu iomete observadas sin mem, rimarkas, ke
oni preskaux cxion racian penson ankaux pridiskutas kun amikoj aux
familianoj. Tial mi gxis hodiaux opinias, ke ne tute malgxusta estas
mia ideo, ke protekto de pensa libereco ne eblas sen protekto de priv-
ateco.
Estas malfacile batali kontraux afero sen povi pruvi la veran dan-
gxeron pri gxi. Mi ne estis la unua en tiu situacio. Fakte simila af-
ero je alia temo okazis antaux tridek jaroj en Svislando: La militist-
aro volis acxeti aux konstrui nukleajn bombojn kaj jam elektis la bat-
alaviadiloj tiel, ke ili povis porti tiujn bombojn. Ili ankaux negocis
kun Svedujo pri kunlaboro je nukleaj armiloj. Politikistoj, kiuj ek-
sciis ion pri tiu projekto, komencis organizi reziston kaj atingis, ke
je 1962 kaj 1963 la Svisa popolo vocxdonis unue pri malpermesi nuk-
leajn armilojn en Svislando kaj post la malgajno je la unua afero due
pri legxo, kiu permesus al la Svisa milistaro acxeti nukleajn armilojn
nur post ricevi specifan permeson per popola baloto pri tiu temo. Nen-
iu povis pruvi, ke la militistaro vere planis acxeti la bombojn. Tial
ne cxiuj, kiuj kontrauxas nukleajn armilojn, partoprenis je la vocx-
donado. La militistaro gajnis ambaux vocxdonadojn, sed tamen Svislando
gxis hodiaux ne posedas nukleajn armilojn - ili estis tro multkostaj.
Tio fiasko de la kontrauxnuklea movado en Svislando estis ankaux por
mi iel prognozo, tamen mi decidis uzi por miaj celoj la eblecojn,
kiujn donis la aneco al partio. Memkompreneble, partian programon ne
verkas unu kaj neniu atingas celon en partio sen samideanoj. Kiel mal-
facile estas trovi samideanojn jam montras la ekzemplo de mia familio.
Tie miaj samideanoj estis entute kvar: mia avo Edward S kaj mia onklo
Georg F kun sia familio.
Mia avo iam trovis subauxskultilon en sia gxardeno kaj kvin jaroj
post lia morto, tiu novajxo alvenis en formo de sxerca rakonto al mi.
Ekzistis neniu racia kauxzo por subauxskulti pensiulon. Mia parencaro
ne kredis lin pro la ideo, ke sen kialo ankaux ne estas krimo. Alia
afero estis tio de mia onklo Georg F: Li estis instruisto kaj organiz-
is por siaj lernantoj vojagxojn al la socialismaj landoj. Je la tempoj
de la malvarma milito, tiu organizado estis suspekta. Pro tio oni sub-
auxskultis liajn telefonparoladojn kaj faris aliajn similajxojn. Alie
ol mia avo, li havis pruvojn. Kelkfoje la oficiroj parolis kun liaj
lernintoj je militservo pri iliaj vojagxoj al socialismaj landoj. Pos-
te kelkfoje la lernintoj rakontis al sia instruisto, kion oni sciis
pri li. Post la fino de la diktaturo en Moskvo, la suspekta agado igx-
is estiminda interkomprenigxo de popoloj kaj oni donis al li la Feder-
acian Krucon pri Merito.
Nun, tiuj estis nur normalaj homoj. Partioj partoprenas aktive en la
regado de landoj kaj tial iliaj membroj estas pli interesaj por sub-
auxskultantaj organizoj. Tiuj spertoj kauxzas reziston kaj por mi est-
is surprizo kiom multajn samideanojn mi trovis en mia partio. La unua
subauxskultada viktimo, kun kiu mi tie konatigxis, estis Hans-Georg S.
Eble li tro interesigxis pri la sekvanta evento, kiu okazis antaux
jardekoj: Nia sxtato iam konsistis el du sxtatoj, kiujn oni kunmetis
post baloto. Por la baloto, oni dividis la estontan sxtaton en kvar
regionojn. En tri de la kvar regionoj venkis tiuj, kiuj volis la kun-
igon, en la kvara tiuj, kiuj kontrauxis gxin. La venkitaj iris nun al
la plej alta federacia kortumo kaj venkis. La sxtata registaro devis
organizi novan baloton. Memkompreneble gxi ne volis perdi kaj pro tio
atendis dum du jardekoj gxis la homoj alkutimigxis vivi en kuna sxtat-
o. Tiam oni denove balotis kaj la kontrauxuloj ne plu gajnis en iu
regiono. Hans-Georg S ne volis akcepti la rezulton kaj batalis per
pacaj rimedoj por la redisigo en du sxtatojn. Sxtato nur estas mal-
grava parto de la federacio, kiu mem estas parto de unio. Tamen ek-
zistas federaciaj kaj sxtataj legxoj por protekti la ekziston de la
sxtato.
Ekzemple la Oficejo por Protekti la Konstitucion havas la rajton
subauxskulti cxiun, kiu endangxerigas la ekziston de sxtato. Mi ne
sciis, cxu estis tiu oficejo aux iu alia, sed fakte iu subauxskultadis
lin. Je oktobro 1991, Hans-Georg S igxis estro de la urbcentra organ-
izo de mia partio kaj mi igxis la dua estro. Por konatigxi ni estis
renkontigxontaj en sia logxejo. Antauxe mi faris kelkajn telefonalvok-
ojn kaj spertis ion, kio en la okcidento estas rarega: mi eniris dial-
ogon anstataux atingi la alian flankon. Mi denove provis alvoki, sed
tamen mi eniris la saman dialogon. Rakontante tion poste al Hans-Georg
S, li respondis, ke li havis multajn ege similajn spertojn kaj tiel li
eltrovis, ke oni subauxskultis lin. La subauxskultantaj organizoj ver-
sxajne uzas dialogojn kiel tiu je la telefono por influi al aliaj hom-
oj sen rekte paroli kun ili. Al ili ne gravas, se la viktimoj rimarkas
la subauxskultadon. Ili nur evitas, ke oni povas pruvi la subauxskul-
tadon. Legxoj kaj ordo bazas en nia lando je rajto kaj justeco; tial
oni devas pruvi la krimojn, pri kiuj oni plendas. Kaj sen pruvo oni ne
trovas rektan helpon.
Neniu volas - almenaux oficiale - ke cxiu rajtas subauxskulti cxiun.
Sed je specifaj cirkonstancoj sonas racie doni al kelkaj organizoj -
kiel polico aux esplorista laborgrupo - la rajton subauxskulti iun -
en la unua kazo krimulon, en la dua celpersonon, pri kiu oni esploras.
Almenaux la unua afero igxis publika temo en nia lando. La polico jam
havas la rajton subauxskulti telefonajn komunikojn, leterojn kaj ek-
sterlogxejajn konservaciojn. Je 1992 komencigxis publika diskutado,
cxu oni ankaux permesu al la polico la grandan auxskultadatakon. Tiu
estas la rajto sekrete subauxskulti privatajn logxejon. La tekniko jam
de longe ekzistas kaj ecx iam federacia ministro de mia partio rezig-
nis pri sia ofico pro la uzo de tio tekniko: li kontrauxlegxe permesis
la subauxskultadon de privata logxejo de homo pro grava suspekto. Fak-
te tiu homo havis nenian kulpon.
Intertempe la tekniko por subauxskulti logxejojn igxis pli forta kaj
samtempe la telefonsubauxskultado pli kaj pli malfacila pro la uzo de
cxifra tekniko. Krimuloj ofte havas bonegajn telefonojn intersxan-
gxante nur cxifritajn mesagxojn, kiujn ne plu povas traduki la policaj
komputiloj. Tial la polico preferas auxdi tion, kion la homoj parolas
en la telefon aux auxdas elvenante gxin, ol tion, kio iras inter la
telefonoj tra la aero aux konduklinioj. Plue oni ankaux interesigxas
pri tio, kion krimuloj aux - ecx pli informdona - iliaj konatuloj par-
olas en siaj logxejoj. Cxar la publika diskutado pri tiu tekniko igxis
pli kaj pli forta, venis ankaux nia ebleco por publike esprimi la op-
inion pri tio, kio okazas kontraux ni. Nia loka urbera partia organizo
skribis leteron al parlamentano Gerhart Rudolf B por esprimi la mal-
konsenton pri tio, ke oni volas permesi la grandan auxskultadatakon.
Specife ni ankaux kontrauxdiris la enkondukon de teknikoj, kiuj eblig-
as ekkoni saman aux ecx pli bonajn informojn pri la subauxskultata
persono. Rezumon de tiu peto ni publikigis en nia urba partia gazeto
je auxgusto 1992 kaj tiel mi unuafoje publike elparolis la malkonsen-
ton pri la subauxskultado.
Similaj aliaj publikaj eldiroj - en radioj aux gazetoj - sekvis. La
eldiroj cxiam iomete devis agnoski la konekson, sed tamen ili estis
suficxe klaraj. Ekzemple televida firmao filmis dum ses monatoj la
tutan privatan kaj publikan vivon de libervoluloj en ilia logxejo.
Poste oni prezentis filman kaj sciencan rezulton en televida programo.
Je auxgusto aux septembro 1994 oni diskutis pri tiu projekto en rad-
ioprogramo kun unu el la libervoluloj. La redaktoro demandis la auxs-
kultantaron, cxu ili ankaux libervole partoprenus en tiu aux simila
projekto. Mi alvokis kaj diris, ke mi ne estas kontraux tiu projekto.
Sed mi tamen ne estus libervolulo, cxar unue mi ne cxiam agadas tiel
bone kaj perfekte, ke mi volas permesi al aliaj vidi gxin en televid-
ilo, kaj due miaj konatuloj kaj amikoj devus ankaux iom vivi sub tiaj
kondicxoj se ili vizitas min aux telefonas kun mi. Tion mi ne volas.
Oni ne forgesu, ke subauxskultado ne nur surbendigas la eldirojn de la
celpersono, sed ankaux la vortojn de cxiu, kiu korespondas kun li (aux
sxi) aux ecx nur parolas dum lia cxeesto. La vundigo de tiuj nerektaj
viktimoj estas malpli granda ol tiu de la rektaj viktimoj, sed ilia
nombro estas ege pli granda. Mi supozas, ke escepte de James C Lin
cxiu, kies nomon mi menciis en tiu-cxi publikajxo, apartenas ankaux al
la nerekta viktimaro de la subauxskultado celante kontraux mi.
Kvankam ekzistas por la federacia parlamento proporcia balotsistemo,
oni tamen dividis la federacion en balotdistriktojn, al kiu apartenas
la parlamentanoj. Cxiu balotdistrikto havas almenaux unu parlamentan-
on, kiu gajnas la baloton en la distrikto, kaj kelkfoje ankaux kelkajn
aliajn, kiuj estis kandidatoj en la distrikto kaj eniris malrekte la
parlamenton laux la reguloj por doni al la malpli grandaj partioj la
proporcian kvanton da mandatoj. Klaus K, kiu estis enironta la parlam-
enton por nia partio kaj urbo je la baloto 1994, elektis nian urbon
pro la ekzisto de la plej gravaj kortumoj. Li estis ministro pri legx-
aj aferoj kaj al li placxis esti parlamentano por la urbo de la feder-
aciaj kortumoj. Je 1990 li aligxis al mia partio en mia urbo kaj ekde
tiam li vizitis niajn plej gravajn partiajn kunvenojn.
Cxar ni estis havontaj gravan parlamentanon, ni memkompreneble prov-
is uzi tion iomete pli grandan influon al la federacia politiko. Pro
tio mi decidis donaci al la ministro je lia inauxguro kiel parlamenta
kandidato afisxon kontraux la granda auxskultadatako. Mi trovis sub-
tenadon de Ralf S, kiu ankaux havis spertojn: Iam li trovis en gazeto
strangan anoncon kaj alvokis pro scivolo je gxia telefonnumero. Tiun
anoncon enmetis la polico laux volo de krimulo, kiu tiel volis negoci
kun la polico pri mona pagado. Alikaze li minacis ataki la fervojon
per bomboj aux similaj aferoj. Tiel la polico supozis, ke Ralf S povus
esti tiu krimulo, kaj intervjuis lin. Poste li auxdis strangajn sonojn
je sia telefono. Rakonte tion al jxurnalisto, tiu eltrovis, ke la pol-
ico dum unu tago lauxlegxe subauxskultis la telefonon de Ralf S. Kvan-
kam Ralf S konsentas pri la celo kun la polico, li ne multe sxatas la
agadmanieron de la polico. Ili traktis lin malgxentile dum la inter-
vjuo. Plue la polico gxis hodiaux ne oficiale informigis lin pri la
subauxskultado kvankam tiu posta informo estas deviga laux legxo.
Nun, kun la subtenado de Ralf S kaj ankaux de la tiama urba parties-
tro Ullrich E, la partia junularo decidis transdoni mian afisxon kiel
kuna donaco kaj ankaux akceptis rezolucion, ke oni ne permesu la gran-
dan auxskultadatakon kaj ke oni traktu la aktojn de kontrauxlegxaj
subauxskultadoj laux la samaj legxoj, kiuj ekzistas por la aktoj de la
Orientgermanaj kaj Cxehxaj sekretservoj el komunismaj tempoj. La lasta
estis grava por mi, cxar tiel ni esprimis publike, kion laux nia volo
okazu kun la subauxskultadaj aktoj, kiuj versxajne ekzistas pri ni. La
ministro Klaus K gxojis pri la donaco kaj samtempe ankaux devis klar-
igi al la cxeestantaj jxurnalistoj, ke li mem ne "mendis" la donacon
kiel ili supozis. Li rakontis pri siaj spertoj kun sekretservoj, kiam
li prezidis la sekretservon de nia lando. Li rakontis, ke la malamikaj
sekretservoj ellaboris liajn privatajn aferojn kaj publikigis ilin en
gazeto en fia formo. Tial lia resumo estis, ke "la granda auxskultad-
atako prenas tro multe kaj donas tro malmulte." Intertempe li estis
sxangxinta al la ofico pri eksterlandaj aferoj kaj la nova ministrino
pri legxaj aferoj Sabine L-S igxis alia grava samideano por mi. Ili
decidis, ke nia partio rezistu kontraux la enkonduko de la granda
auxskultadatako. Gxi igxis temo de varbada kampanjo kaj mi ankaux ne
povis rezisti la tenton, denove publikigi mian opinion. Sub partia
nomo mi eldonis flugfolion kun titolo "Kial nei la grandan auxskultad-
atakon". Gxi trovigxas nun ankaux je Interreto.
Mia partio perdis multajn balotojn, sed almenaux denove eniris la
plej gravan federacian parlamenton kaj registaron. La temo "subauxs-
kultado" ne estis sukcesa temo, cxar cxiu vidis la bezonon pri novaj
kontrauxkrimulaj legxoj, specife kiam la Federacia Novajx-Servo kaptis
krimulojn, kiuj acxetis eksterlande nukleajxon kaj portis gxin enlan-
den per aviadilo. Je du federaciaj partikunvenoj mia partio rifuzis la
grandan auxskultadatakon per granda plimulto, sed tamen la premo plig-
randigxis. Oni decidis, ke la tuta partianaro vocxdonu pri tiu temo.
Mi favoris la baloton pro du kauxzoj: unue mi cxiam volis pligrandigi
la eblecojn de la normalaj partianoj influi la politikon kaj due mi
supozis, ke ni facile gajnus tiun baloton kaj tiel fiksadas la opinion
de mia partio por cxiam.
Semajna gazeto publikigis skandalon, kion mi konsideris esti favora
por mia pozicio kaj tiu de mia partio: la Federacia Novajx-Servo or-
ganizis la nuklean kontrabandon mem kaj ecx elektis libervole la tagon
por aresti la krimulojn tiel, ke gxi okazis malmultaj semajnoj antaux
la baloto en tiu sxtato, kie la sekretservo rezidas. Pli poste la
cxefo de la Federacia Novajx-Servo rezignis, cxar kelkaj altrangaj
politikistoj volis uzi la sekretservon por pluan politikan taskon: gxi
sercxu eksterlande la monon de la eksa komunisma partio. Se skandala
afero malkovrigxos, gxi eble helpos je iuj balotoj tiun konservativan
partion, kiu cxiam kaj cxie publike avertas pri la komunisma dangxero.
Tamen la venontaj balotoj montris, ke la publikado de skandaloj ne
multe influas la vocxdonadojn. La skandalo je la Federacia Novajx-Ser-
vo estis multsemajna gazetara temo kaj subtenis tiujn, kiuj kontrauxis
novajn subauxskultadajn legxojn. Tamen mia partio ne eniris la tiam
elektitan parlamenton de la plej granda sxtato en la federacio. Klaus
K, kiu dum ses monatoj ecx estris la eksterlandan politikon de la tuta
unio, rezignis de la partia estreco, sed restis federacia ministro kaj
parlamentano. Je la partia baloto, la partianoj de mia partio malsek-
vis la pozicion de la federaciaj partikunvenoj kaj demokrate decidis
enkonduki la grandan auxskultadatakon - sed nur sub severaj kontroloj
de kortumoj. Oni ofte demandis min, kial mi ne forlasis la partion
post la malvenko je tiu baloto. Mi restis pro du kauxzoj: Unue mi ak-
ceptas kiel demokrato la rezulton de baloto, kiun mi mem volis. Due mi
trovis en mia partio malgraux la malvenko multon da subtenado. Sabine
L-S ecx rezignis de sia ministra ofico kiel publika protesto kontraux
la enkonduko de la granda auxskultadatako kaj tiel montris sian solid-
arecon kun la subauxskultadaj viktimoj. Danko al tiu ministrino sig-
nifas ankaux resti en la sama partio kiel sxi.
Hodiaux mi scias, kial Klaus K avertis nin, ke ni ne faru el la
granda auxskultadatako cxefan simbolan demandon. Li antauxvidis, ke ni
riskis kaj perdis cxion: la partio ne plu cxeestas en tri kvaronoj de
la sxtataj parlamentoj (kiu ankaux havas aliajn kauxzojn), miaj samid-
eanoj perdis influajn poziciojn en partio kaj registaro, al mi ne plu
eblas batali pro mia detruita privateco en la partio. Krei duan polit-
ikan fronton - eble pri la demando, per kiuj teknikaj rimedoj oni
realigos la grandan auxskultadatakon - estas facilvidebla nun stul-
tajxo, kvankam gxi estus grava: ju pli da tekniko oni permesas, des
malpli restas de la rajto pri liberaj pensoj. Pro la eksperimentado,
mi apartenas al la malmultaj sciantoj pri tiu, kion kelkaj esploristoj
volas permesigi, se ili iam ricevos suficxe da influon.
Estas ege bedauxrinda afero ke ekzakte mia opinio, ke al cxiu homo
apartenas minimuma kvanto de nevundeblaj bazaj rajtoj, igxis kaptilo
por miaj samideanoj en la federacia registaro kaj detruis iliajn kar-
ierojn. Almenaux la lastajn balotojn iel sukcese postvivis mia partio:
Ne pro grandaj ideoj kiel la defendo de bazaj rajtoj sed pro plibonigo
de la cxiutaga politika laboro, pro la helpo de multaj normalaj par-
tianoj cxe la varbada kampanjo kaj pro la malperfekteco de la aliaj
partioj.
Miista homo estas tiu, kies agado nur celas al la propra avantagxo.
Micentra homo estas tiu, kiu vidas je cxiu evento rilaton al si mem.
Mi ne estas miista, sed eble vi supozas, ke mi estas micentra cxar mi
vidas tiel multajn ligojn inter mia sorto kaj la politiko de mia lan-
do. Tial vi sciu: la faktoj estas veraj, nur eble ilia interpretado
spegulas miajn spertojn kaj opiniojn. El fremda lando salutas vin via
Frank S.
Informoj pri la aferoj en la Subauxskultada Rakonto
La libro menciita en la rakonto trovigxis en la reto de 1993 gxis 2003,
sed nun ne plu. Sed la
ankaux la menciita flugfolio
(Postscript-Dosiero) plu ekzistas.
La kopirajto de tiuj dosieroj apartenas al Frank Stephan.
Pluaj rilataj aferoj pri la temo de la rakonto ankaux trovigxas en la reto:
La Euxropa Parlamento
en rezolucio A4-0005/99 postulas
internacian konvencion kontraux la evoluo kaj uzo de penskontrolaj
teknikajxoj laux jena teksto: ``The European Parliament, ...
27. Calls for an international convention introducing a global ban
on all developments and deployments of weapons which might enable
any form of manipulation of human beings; ... '' (La Euxropa Parlamento,
... postulas internacian konvencion por tutmonda malpermeso de
armiloj kiuj ebligas la manipluadon de homoj je iu ajn maniero; ...)
Je iu aldona fonto de la ttt-pagxo de la Euxropa Parlamento ligite
al la rezolucio trovigxas la propono
antaux la parlamenta pridiskuto, kio estis la fonto de la rezolucio
kaj kio malkasxas la kialon de enkonduko paragrafon 27 (tie paragrafo 30):
``The European Parliament, ... 30. Calls for an international convention
for a global ban on all research and development, whether military or civilian,
which seeks to apply knowledge of the chemical,
electrical, sound vibration or other functioning of the human
brain to the development of weapons which might enable any
form of manipulation of human beings, including a ban on any
actual or possible deployment of such systems. ...'' (La Euxropa
Parlamento, ... postulas specife fari internacian konvencion, kio
tutmonde malpermesas cxiujn esploradon kaj evoluon, cxu milita aux
civila, kio volas uzi sciado pri kemika, elektra, sonvibrada aux alia
funkcio de la homa cerbo por armilo por manipuli homojn en iu-ajn maniero.
La malpermeso inkludu la uzon de cxiu aux jam ekzistanta aux teorie ebla
tiela teknikajxo. ...). La subauxskultado kontraux
Ralf S estas ankaux Germanlingve priskribita en
legantletero al gazeto
Eulenspiegel.
Informoj pri kelkaj de la teknikoj menciitaj en la rakonto trovigxas
ankaux en la faka libro "Microwave Auditory Effects and Applications"
de James C. Lin,
eldonite 1978 de Charles C. Thomas Publishers en Springfield,
Illinois. La ISBN-kodo estas 0-398-03704-3. La Deklaracio pri Homaj Rajtoj de
la Unuigxintaj Nacioj haveblas kiel
Postscript-Dosiero.
En Marto 2004 la plej alta kortumo decidis pri la
Granda Auxskultadatako. Vidu la
artikolon el Spiegel Online.
La Alfabesto
L A A L F A B E S T O
En praaj tempoj, kiam la Eternulo liberigis sian popolon de la sklav-
eco kaj anstatauxigis la lauxfortan ordon per la legxo, Moseo ankaux
ordonis ami la savanton "per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj
per via tuta forto". Se viro amas virinon, li verkas poemojn por sxi.
Same la popolo plenumis la ordonon ami Dion per verki 150 psalmojn,
kiujn oni pregxis hejme aux kantis en Diservo. Inter ili, la psalmoj
9, 10, 25, 34, 37 kaj 145 konsistas el versoj, kies unuaj literoj est-
as lauxvice la literoj de la Hebrea alfabeto; en la psalmo 119 tiu ar-
to trovas ecx pli prefektan formon: 22 strofoj konsistas el 8 versoj,
kiuj cxiuj komencas per la sama Hebrea litero. Same la Plorkanto de
Jeremia konsistas el kvin alfabetaj poemoj, jen Esperanta traduko de
la lasta kvina plorkanto, malpli lauxvorta ol tiu de Zamenhof kvankam
gxi bazas sur lia traduko. Ne forgesu, ke la Hebrea alfabeto nur konas
konsonantajn literojn.
1 Bonvolu memori, ho Eternulo, kio farigxis al ni,
Bonvolu rigardi: nia malsorto videblu al vi.
2 Cedis ni heredajxojn al fremduloj,
Certe en niaj domoj nun logxas aligentuloj.
3 Cxiuj ni farigxis senpatraj orfoj kaj orfinoj.
Cxi tiam niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4 Doni monon ecx por akvo ni devas,
Drakone ni nur pagite nian lignon ricevas.
5 Forte oni nin je nia kolo pelas,
Fiuloj post laciga laboro ripozon sxtelas.
6 Genuigxinte al Egiptujo ni etendas manon,
Genton Asiran ni petas por ricevi panon.
7 Gxoje pekis niaj patroj ne plu vivantaj,
Gxuste tiaj malbonagadoj igas nin suferantaj.
8 Hordoj da sklavoj rajtas al ni cxion ordoni,
Hodiaux neniu kuragxas liberecon al ni redoni.
9 Hximeraj dangxeroj mortigetas nin akirante panojn,
Hxaosa dezerto sendas al ni glavumajn militanojn.
10 Jam kiel forno varmegigxis nia hauxto sen pauxzo,
Jejuneco, ecx malsato, tio estas la kauxzo.
11 Jxus oni en Cion senhonorigis la virinojn,
Jxus ankaux en la urboj de Judujo la junulinojn.
12 Krimuloj sendas la princojn al pendulimo,
Kaj ili traktas la maljunulojn per malhumulimo.
13 Laux ordono la junuloj muelsxtonojn portas.
La knaboj pro lignosxargxo preskaux mortas.
14 Maljunuloj niaj ne plu cxe pordego sidas,
Malaperis junulaj kantoj, ili ne plu ridas.
15 Nenia gxojeto en niaj koroj restas,
Ni funebras kaj ne plu dancrondojn festas.
16 Perdis ni la kronon, de la kapo gxi falis,
Pekoj niaj tiam kontraux ni mem ekbatalis.
17 Restas pro tio forto nek en koro nek en korumo,
Revenas tial ne plu al niaj okuloj la lumo.
18 Sur la monto la kauxzo: dezerta farigxis Cion.
Solaj vulpoj vagas tie, enlogxantoj havas nenion.
19 Sxtono solida estas Vi, ho Eternulo, dum jarmiliono.
Sxangxas multaj generacioj, sed restas via trono.
20 Tamen ni volas scii, kial ni forgesitaj estas?
Tempegon longegan nun ni forlasitaj restas.
21 Voku nin al Vi, ho Eternulo, ke revenu ni.
Vi revenigu niajn tagojn, kiel pasinte helpu Vi.
22 Zorgomarkite ni demandas: Cxu vi nin forpusxadas?
Zenitas Via kolero, tro forte Vi nin kontrauxadas!
Dum la jarcentoj la arto de alfabetaj poemoj - kiel multaj aliaj afer-
oj - profanigxis kaj Esperantigxis. Ili nun laux la Esperanta alfabeto
havas 28 anstataux 22 versojn kaj ili ofte temas pri bestoj. Tial la
nomo "alfabesto". En la komenca klasika periodo, alfabestoj sekvis
striktan formon. Jen ekzemplo:
Azeno sukcesas per agi rigide
Bovo somere sur la alpon iras
Cervo kuras tra arbaro rapide
Cxevalo multpezan cxaron fortiras
Delfenoj helpas homojn en la maro
Elefanto famas pro sia grando
Fisxoj idigas per granda ovaro
Gepardo plej rapidas sur la lando
Gxirafo altarbajn foliojn mangxas
Hamstro logxemas en subtera loko
Hxameleono la koloron sxangxas
Igvano gxuas sunbrilon sur roko
Jaguaro estas de kata raso
Jxunglosimioj kauxzas multan bruon
Kato cxiam revas pri musocxaso
Leporo ne uzas subteran truon
Muso mangxas restojn de homa lukso
Najtingalo kantas longe kaj bele
Orangutano grimpas pro la nukso
Papilioj ofte aspektas hele
Rano akvodevena logxas sur ter'
Skaraboj flugadas tra multaj landoj
Sxafo neniam estis stulta en ver'
Testudoj nagxadas cxe maraj strandoj
Urso bongustege mangxas mielon
Uxauxas hundo kiam kato cxeestas
Vermo ecx neniam vidas cxielon
Zebroj en Afrikaj dezertoj restas
Tiu klasika alfabesto havas kvar formalajn aspektojn: La versoj komen-
cigxas lauxvice per la 28 Esperantaj literoj. Cxiam la unua vorto est-
as nomo de besto. Cxiu verso konsistas el 11 silaboj. Cxiuj kvar ver-
soj formas strofon, kies rimo havas la formon ABAB. Normale la bestoj
estas bone konataj, sed oni vidas je la literoj "jx" kaj "ux" la limon
de la verkado: Ne ekzistas besto, kies nomo komencigxas per "jx" aux
"ux" - tial je "jx" oni trovas la kunmetitan vorton "jxunglosimio" kaj
je "ux" la vorton "uxauxi", kiu similas al la gxusta vorto miauxi
kvankam hundoj normale bojas. Tiu klasika alfabesto versxajne devenas
el infanlibro: Oni povas imagi libreton kun belaj bildoj por la etul-
oj, kiu sur cxiu pagxo prezentas kvar bestoj kun iu tipa por ili. Kel-
kfoje la informoj pri la besto estas iel nula, cxar rimaj aferoj plen-
umendas, ekzemplo estas la frazo pri la helaj papilioj.
En pli modernaj tempoj, homoj igxis pli kaj pli malseriozaj kaj liber-
aj. Same la arto, kiel la dua alfabesto montras:
Azeno la lakton de
Bovino sxatas
Cervo per kornoj
Cxevalon batas
Delfeno sole en maro nagxas
Elefanton batali neniu kuragxas
Fisxon kaptitan
Gorilo mangxas
Gxirafo longade
Hamstran felon trancxas
Hxameleono krias
Igvano ebrias
Jaguaro nur iras
Jxunglosimio pri vento miras
Kato ne sxatas la esprimon
Leporo ne komprenas la rimon
Muso sxatas esti poeto
Najtingalo kantas pri floreto
Orangutano sxtultumas
Papilio cxirkauxflorumas
Rano lagon ensaltas
Skarabo cxe skarabino haltas
Sxafa lano plimoligas
Testudan karapacon
Urso donas al
Uxao-Uxao donacon
Vermo en la lasta linio
Zebro - nun poema fino
En la dua alfabesto nek la strofoj nek la versoj havas fiksitan lon-
gecon. La strofoj konsistante el kvar versoj aux havas la riman formon
AABB aux nur la dua kaj kvara verso rimas (ABCB), la du duversaj
strofoj rimas AA. Tamen restas la plej grava eco: La versoj komencigx-
as per bestaj nomoj en alfabeta ordo. Kvankam gxi estas pli libera,
gxi ankaux ne solvis la "ux"-proplemon: Uxaui kaj uxao-uxao ne estas
anstatauxeblaj - ankaux ne en la aliaj alfabestoj.
La enhavo de la dua alfabesto estas pli sxerca ol serioza. Kvankam
kelkaj versoj kiel "najtingalo kantas pri floreto" kaj "rano lagon en-
saltas" similas al tiuj de la unua poemo, la plimulto ne multe rilatas
al la besto kaj oni povus anstatauxigi bestan nomon per alia. Tamen
trovigxas ankaux rilatoj al la auxtobiografio de la verkisto: ekzemple
pro la fakto ke sxi tradukis libron pri poeta muso al Esperanto, trov-
igxas la verso "muso sxatas esti poeto".
Kvankam la unuaj du alfabestoj ne havis veran enhavon, sed cxefe int-
encis plenumi la formon, la tria alfabesto rakontas pli seriozan afer-
on en formo de alfabesto. Oni skribis gxin en la dudeka jarcento, kiam
la sola serioza temo estas kruelajxo:
Alvenas ofte multegaj hundoj
Belaspektaj kun svigantaj vostoj.
Celoj iliaj estas kasxitaj grundoj
Cxar ili scias kie kusxas la ostoj.
Dank' al bonaj hundaj memoroj
Eltrovas ili, kie ripozas restoj
Forgesitaj kiam regadis teroroj.
Geviktimojn nun mangxas bestoj.
Gxoje ili gxuas ostojn de malfelicxaj.
Hundaj animoj la homajn malegalas.
Hxoroj nur kantadas je morto de ricxaj.
Ien la korpoj de malricxaj nur falas.
Jam frue merkrede hundojn oni alportis,
Jxauxde hundoj kuniris al sekreta loko.
Kruelaj murdistoj pafadis, multaj mortis,
Lauxdire tiu okazis inter arbaro kaj roko.
Mangxigitaj per viktima viando,
Ne forgesis ili gxin, estis tro bongusta.
Oni povas observi, ke cxe arbara rando
Pro malsato al hundoj placxas la maljusta.
Revenante ofte je kreskanta mangxemo
Silente la loka hundaro evoluas al nova raso.
Sxaf- kaj porkmortigo por ili ne plu estas temo,
Tra la arbaro al sekretejo gvidas la cxaso.
Unufoje jxurnalisto sekvis ilin al alia arbara lado,
"Uxao" estis je alveno la sola sono kaj nura vorto.
Vere impresas lin, ke la hundoj sxajnis esti sen edukado.
Zorgeme li plendis pri misedukado en sia raporto.
Ne nur kruelajxoj, sed ankaux la amo estas cxefa temo en homa vivo
kiel la multaj kiss-and-kill-filmoj montras. Tial ekzistas alfabetaj
ampoemoj, kvankam ili perdis cxion rilaton al originala besta temo:
Antaux multaj monatoj aux jaroj
Belega virino konatigxis al mi.
Certe placxas al mi la belaj haroj,
Cxarmas via rideto, mirinda estas vi.
Dum la enua longa tempo sola
Estis en cerbo nur espera vento.
Forgesita la patrina mano mola,
Gepatrojn ne sercxas la sento.
Gxojon kauxzas la reva plenumo
Hele brilas encerbe la suno.
Hxoroj kantas je cxiu brakumo
Inundas fluso tirita de la luno.
Jam ofte trafas nin malcxeesto,
Jxetas nin en malvarmegan veteron.
Kaj nur telefono ebligas ama resto,
Ligon donas ankaux sendi leteron.
Mirinde postvivas tion la amo
Neniam sxajnas fini la sentado.
Ofte oni konatigxas pri la samo
Per vortoj nur en poeta verkado.
Restas nur revoj pri mia amikino
Samideanino, nur vi min interesas.
Sxajnas ke la atendo estas sen fino.
Tamen mi vin vere neniam forgesas.
Unufoje denove tamen renkontigxi sukcesos
Uxao-uxaoj ne akompanos nin al privata cxeesto.
Vere mi faros, kion gxis tiam mi nur promesos:
Zorgi por vi tiel, kiel kuna vivo igxas festo.
Delonge oni scias, ke la vera plej bela amo estas tiu de sxafisto kun
juna belino. Pri tiu temas la sekvanta alfabesto, en kiu ne la versoj
sed la vortoj komencigxas lauxalfabete. Plue pro la sxafisto revenas
la konekto al bestoj, nome al sxafoj kaj hundoj. Cxar cxiu vorto kom-
encigxas per fiksita litero, la enhavo ne plu klare videblas kaj la
leganton helpas rezumo: Sxafisto amas nesukcese belulinon kaj frenez-
igxas pro jxaluzo kaj amo. Tial li forgesas sian laboron, sed la fid-
ela hundo plu kunigas la sxafaron. Mallonge dirita, ne virinoj sed
hundoj indas esti amataj.
Amatino bela certe cxarmas. Dolcxumo esperanton frenezigas.
Gajulo gxoje heroe hximeran idilion jejxuras jxaluzege.
Kaj laborulo mankas, neniu ordonulo perditajn revenigas.
Sed sxafaron tamen unuigas uxao-uxao vere zorgemege.
Moderna Babelo
M O D E R N A B A B E L O
En la tuta imperio regis nur unu lingvo kaj unu skribmaniero. Cxiu in-
fano inter la Elbo kaj Vladivostoko, inter Murmansko kaj la Kauxkaza
Montaro lernis la Rusan lingvon kaj la kirilajn literojn. Kaj ili ek-
konstruis novan socion. Bedauxrinde ties fundamento ne estis justo sed
forto kaj ne la kredo al la Eternulo sed tiu al Lenino. Estis ke la
registaro opiniis, ke religio estas drogo. Ili sendis Gargarin al ek-
stertera spaco kaj li raportis, ke li ecx tie ne vidis la Eternulon.
Sed Leninon cxiuj vizitis en lia lasta logxejo apud la registarejo.
Kiam denove sxtatestro mortis, la Eternulo alparolis la sekvanton:
- Mihxail, vi nun estros la sxtaton kaj mi volas paroli kun vi.
- Kial, pri kiu vi plendas?
- La bazo de via sxtato estas peko kaj krimo. Vi, Mihxail, nun igxas
respondulo por gxi.
- Mi scias pri tio kaj mi venis por sxangxi gxin. Donu al mi dek
jarojn kaj vi vidos, kiel justo kaj demokracio igxas bazo de la nova
sxtato.
- Nun, mi ne decidas, kiom da tempo vi ricevas. Tiu dependas de la
kvalito de via politiko. Sed sciu, cxar vi volas plibonigi gxin, la
unue planita puno ne alvenas. Tamen, neniu justulo povas forigi la
pekojn de la krimulegoj. Pro tio, alvenas puno, sed gxi estos malpli
granda: via imperio disfalos post via regado kaj cxiu popolo revenos
al sia lingvo sen kompreni la alian, la Poloj nur parolos la Polan
lingvon, la Germanoj la Germanan, la Ukrajnoj la Ukrajnan kaj la Kaz-
ahxoj la Kazahxan.
L A E T E R N U L O K A J L A I D O L O J
En la antikva Romo la plimulto de la homoj pregxis al aliaj homoj kiel
la imperiestro, al la steloj kaj al sxtonaj bildoj. Kiam la estroj de
la kredantoj al Eternulo vizitis la urbon, oni auxdis, ke ili konsid-
eris tion kiel peko. Tial oni demandis ilin: "Se al via Dio ne placxas
la servo al idoloj, kial li ne detruas tiujn?" - Ili respondis: "Se la
idolservantoj pregxus al superfluajn ajxojn, Dio forigis tiujn. Sed
ili pregxas al la suno, al la luno kaj al la steloj. Cxu la Eternulo
detruu la mondon pro stultuloj?" - Oni diris al ili: "Se estas tiel,
kial la Eternulo ne detruas la superfluajn idolajxojn kaj maltusxas
tion, kio estas bezonata." - Ili respondis: "Tion Dio ne faras, cxar
tiam tiuj idolservantoj, kies idoloj restis nedetruitaj, dirus: Niaj
dioj estas veraj, cxar ili ne estis detruitaj kiel la aliaj."
L A S E P A T A G O
Iam lernanto demandis instruiston, kial la diversaj religioj konas
malsamajn sanktajn tagojn kaj la instruisto montris al li globon: "Se
iu veturas en sxipo po tago okcidenten je unu tempzono, kiam longe li
bezonas gxis realveni hejme?" - "dudek kvar tagojn" respondis la ler-
nanto. "Nun, sed cxiu de tiuj tagoj dauxras dudek kvin horojn pro la
sxangxo de unu tempzono, cxu ne?" La lernanto jesis kaj la instruisto
klarigis, ke pro tio la veturanto travivis dudek kvar tagojn kiam hej-
me forpasis dudek kvin. "Jesuo veturis okcidenten cxirkaux la teron
kaj adis festi ekzakte cxiun sepan tagon de sia propra vivo kiel fest-
tago de la Eternulo. Tial lia sankta tago sxangxis de sabato al tiu
tago, kiu por la aliaj estis dimancxo. Mohamed veturis orienten. Tial
liaj tagoj estis malpli longaj ol dudek kvar horojn kaj kiam li reven-
is, lia Dia tago sxangxis al tiu, kiu por la aliaj estas vendredo. Am-
baux instruistoj sekvis ilian propran kalendaron kaj cxar instruistoj
cxiam pravas", li aldonis ridante, "iliaj kredantoj sekvis ilin ecx se
ili pli bone scius."
Arto Kaj Klarigo
A R T O K A J K L A R I G O
Multaj artajxoj ne venas el tiu jarcento, sed iam aperas subite el ege
longdistanca pastinteco dum elfosado, trarigardo de heredajxoj aux
reordigo de muzea arhxivo. Sur iu el tiuj vojoj ankaux trovigxis poem-
o. Pri gxi oni nenion scias: nek oni scias cxu gxi estas nur parto de
pli granda artajxo aux memstara verko nek oni scias cxu la manskribo
sur la papero estas kopio aux estas la originala verko elveninte rekte
el la pensado de la auxtoro. Ecx multe malpli oni scias pri la poeto
mem. La poemo estis - se oni ne sekvas la teorion ke gxi estas parto
de ege pli granda verko - ne longa. Entute nur ok vortoj estas kunmet-
ita, sed tiu kunmeto montras grandan artan perfektecon kaj malkasxas
la senliman geniecon de la verkinto:
Manon Prenas
Koro Venas
Viro Henas
Bebo Gxenas
Memkompreneble, tion perfektan arton oni devas esplori. Specife cxar
la radiokarba metodo malkasxis ke gxi estas skribite sur pli ol cent
jaragxa papero: gxi rekte originas el la juneco de nia lingvo. Tial
oni sendis la poemon al la plej bonaj spertuloj cxie en la mondo kun
la peto, ke ili eltrovu la verajn motivojn kaj artajn ideojn de la
nekonatulo, kiu dum elstara momento verkis tion belajxon. Bedauxrinde
cxiu spertulo trovis alian respondon. La respondoj estas interesaj kaj
ankaux iel logikaj. La dudekkapa komitato pri la poema esploro ne pov-
is interkonsentigxi al unu opinio kaj favoris lasi la laboron elcer-
bumi, kiu spertulo trafis plej bone la verecon, al vi, la leganto mem.
(1) Adam Azis:
Tiu ok-vorta poemo placxas pro sia rima perfekteco. Kvar vortoj par-
toprenas en kvarfoja rimo. Plue escepte la unua linio, cxiu konsistas
el naux literoj kaj trifoje naux rezultas en la perfekta numero 27 =
3 * 3 * 3. Tial oni vidas, ke la poema valoro venas de gxia formo kaj
ne de gxia enhavo, kiu pli kasxas ol malkasxas la sekretan mesagxon.
Plua observado estas ke gxi konsistas el kvar linio kun du dusilabaj
vortoj, tiu estas entute el 16 = 2 * 2 * 2 * 2 silaboj. Pro tio oni
vidas ke gxi sendube estas perfekta kaj kompleta. Sed nun restas la
demando, pri kiu gxi temas. Tial oni rigardas al cxiu kolumno, en kiu
litero ekzistas plurfoje. La unua kolumno kun tio eco estas la tria,
kiu enhavas dufoje la "r". Adas la literoj "o", "e", "n", "a" kaj "s"
kiuj cxiuj estas en cxiuj linioj je siaj kolumnoj. La "r" estas io
specifa, cxar gxi estas en du ejoj: tial oni metu gxin en dua pozicio
kaj ricevas "orenas". Tion vorton oni devas tralegi de la fino al la
komenco cxar la fino de la poemaj linioj estas pli klaraj kaj similaj
ol la komenco. Oni ricevas "sanero" kaj tiel vidas, ke la poeto petas
per tiu poemo de ia pli alta estajxo por sanero, tio signifas por al-
menaux iom da sano. Oni nun konas la sekretan mesagxon, sed oni gxis
nun ne konas la ricevanton de tiu sekreta mesagxo. Memkompreneble la
nomo de tiu alta estajxo devas esti en la poemo, tiu signifas la poemo
devas foruzi cxion literon de la nomo. Tial oni vidas, ke ekzemple
Budho pro la manko de "d" kaj "u" en la poemo ne eblas. Por Lenin man-
kas la "l" kiam la aliaj literoj enestas suficxe ofte. Se oni tamen
kredas ke la poemo celas al li, oni bezonas la teorion, ke la poeto
estis el Orienta Azio kie oni ne distingas inter "l" kaj "r" - sed tio
memkompreneble aspektas ege malversxajne. Mi kredas, ke la demando, al
kiu tiu bela poemo celas, restas unu el la plej gravaj demandoj sol-
vinda en la venonta jarmilo.
(2) Bruno Berger:
Se oni legas, unue oni rimarkas la frazon "viro henas". Tion frazon
oni nur komprenas se oni konas iom de la kultura cxirkauxajxo je la
dua duono de la dudeka jarcento. Tiam estis fama filmo kun titolo "La
granda blondulo kun la nigra sxuo". Gxi enhavas inter aliaj aferoj ama
rilato de tiu blondulo kun edzino de lia amiko. Dum iu amamuma momen-
to, la edzino diris al la blondulo "faru al mi la vircxevalon" kaj
poste tiu henas. Tiu afero restas en la memoro de la vidumantoj cxefe
pro tio, ke gxi okazas en subauxskultada sceno: La subauxskultantoj
reauxdas la tutan aferon en auxto samtempe kiel la edzo de tiu virino
biciklas malantaux la auxto. Li auxdas gxin ankaux kaj dum la henado
falas surstrate pro sxoko. Nun, tiel oni komprenas, kial je la vortoj
"viro henas" la homoj de la dudeka jarcento pensas pri amuma afero.
Fakte la tuta poemo estas rakonto pri amuma afero: "Manon prenas" sig-
nifas, ke io viro atentigas virinon per preni sxian manon. "Koro ven-
as" signifas ke la virino pro la erotika momento de la vira manprenado
enamigxas al tiu viro. "Viro henas" signifas ke la viro uzas tion sit-
uacion por fari tion, kion li ekde la komenco intencis. "Bebo gxenas"
signifas, ke pro tiu agado ekestos post kelka tempo bebo kies ekzisto
gxenas almenaux al unu de la du gepatroj.
(3) Cara Cizano:
Tio poemo konsistas el du partoj: "Manon prenas - koro venas" kaj
"Viro henas - bebo gxenas". Ambaux partoj spegulas la paroladon kaj
komunikadon inter geamantoj, la unua parto en pasintaj tempoj de la
lasta jarcento, la dua parto nuntempe. En la pasinteco la homoj estis
pli afablaj: per gxentila kiso sur manon la viro montras sian altan
estimon por la virino. Tiu nun parolas pri sia enkoraj sentoj, kiuj
pli kaj pli ekestas por la viro. Sxia koro "venas" al li. Alie hod-
iaux: La viro agadas kiel besto kaj la parolado inter la geamantoj
temas cxefe pri teknikaj aferoj kiel cxu oni havu bebon aux ne anstat-
aux pri ekzemple tio, kion iu sentas por la alia. Se necesas, oni
provas tion komuniki per bestuma kriado aux senvorta bojado pro manko
de aliaj spertoj kiel la poeto aludas per la vorto "heni". La perdo de
cxiu kontrolo je la bestuma aspekto de la homo estas ecx tiel granda
kiel la homoj ne plu povas mem solvi la problemojn rilate al ilia amo:
parlamentoj dum jardekoj diskutas pri legxoj por la forigo de nevolat-
aj beboj kaj gazetoj plenigxas per raportoj pri amumkauxzitaj malsan-
oj. Finfine la homoj konas amon ne plu el propra sperto sed el publika
diskutado pri tiuj amumaj temoj kaj tiuj temoj nun ankaux tial ricevas
tiel grandan publikan atenton, cxar la homoj devas iel anstatauxigi la
mankon de amo.
(4) Cxeslova Cxerizka:
Je la poemo mankas du vortoj kaj oni komprenas gxin pli bone, se oni
aldonas ilin: "Manon prenas cxar koro venas; viro henas cxar bebo
gxenas." Tiu poemo malkovras la realeco pri la senvorta pratempo, kiam
malparolemaj prahomoj komunikis nur per tusxado kaj bruado. Tiu formo
de prahoma civilacio preskaux memorigas al la vivmaniero de la Auxs-
traliaj bestoj vombatoj, kie la vira besto mordas la inan, se li enam-
igxas al sxi. Preskaux samstulte ektusxis la prahoma viro la virinon
cxar al li mankis vortojn por cxiu formo de pli inteligenta komunikad-
o. Ofte altrangaj bestoj forpusxas aliajn en sia vojo per bruado aux
- se tiu ne suficxas - per batado. Simile prahomoj traktis kunhomojn,
ecx iliajn propajn infanojn, per tiu bestuma maniero, se ili hazarde
staris en la vojo aux aliel gxenis. Tiel la verkisto karakterizas per
malmultaj vortoj la enua senvorta pasinteco. La strikta, preskaux enua
skemo de la poemo substrekas tion mesagxon. Por atingi pli perfektan
kaj enuan formon la verkisto forlasis dufoje la vorton "cxar". Tial la
leganto havas pli malfacilajxojn kompreni la poemon kaj mem spertas
kiel grava estas perfekta lingva komunikado - tiu sperto kaj priaten-
tigo estas la cxefa mesagxo de la auxtoro.
(5) Doris Derenbold:
Tiu poemo estas tipa rezulto de komencanta hejmlaboro dum la lernado
de nova lingvo. La instruisto donas kelkajn vortojn - ekzemple "mano",
"viro", "koro", "bebo" - kaj esperas, ke la lernanto faras frazan el
gxi - ekzemple "La viro tusxis la bebon per la mano, cxar li elkore
amis sxin." Iu lernanto volis esti pli perfekta kaj kreis tutan poemon
el la vortoj, sed pro la elekto de la vortoj kaj aliaj celoj kiel la
rimo, kelkaj partoj ne plu havas multan senson. Ekzemple la frazon
"viro henas" la lernanto nur kreis por havi vorton kiu rimas al "pren-
as" kaj "venas"; simile la lernanto kunigis la vortojn "bebo" kaj
"gxeni".
(6) Erik Enderes:
Se oni vidas la manskribon kaj komparas gxin kun tiu de iu sinjoro
Konrad Kujau en ege malnova eldono de la magazeno "Stern", oni vidas
multajn similajxojn je la skribmaniero. Tial oni povas supozi ke la
poemo venas el la sama fonto kaj ke pli da pripensado ne indas je tiu
poemo. Bona sxerco, eble trejnado por la pli granda sukceso je tiu
magazeno "Stern".
La Malsekreta Amo de Helen A
L A M A L S E K R E T A A M O D E H E L E N A
dimancxe, 17.23h: Laux raporto de NK (neoficiala kunlaboristo) Ovulo,
Helen A ekveturas per trajno hejmen. En kupeo trovigxas tri aliaj per-
sonoj kaj ekde la venonta haltejo ankaux la NK mem. Du el la tri per-
sonoj eblas identifigi. Ili estas la kuracisto Armin K kaj sia patro
Harald K. Iel Armin K kongruas kun la meza aspekto de viroj, pri kiuj
Helen A gxis nun interesigxis: li havas bluajn okulojn kaj fortajn
brakojn, li vestas sin serioze kaj placxas per uzo de rugxa sako "Ul-
janov".
Tial estas malmirinda, ke sxi interesigxas pri li. Jam enirante la
kupeon NK Ovulo trovas ilin babilante. Tamen la cxeesto de la patro
malkuragxas la viron ankaux montri intereson. Armin K ne donas adreson
al Helen A per normala vojo, sed li hazarde perdas leterujon. Post li
kaj lia patro forlasis la kupeon, Helen A prenas gxin kaj tiel ekscias
pri lia adreso. La adrestransdonado estis tiel profesia, ke indas
pridiskuti, cxu Armin K tauxgas por kunlaboro. Post alveno de trajno,
Helen A ne hejmeniras sed vizitas amikinon Alva T.
dimancxe, 18.30h: Alvenas la raporto el la arhxivo pri Armin K kaj lia
familio. Armin K havas pozitivan rilaton al nia patrujo, laboras bone,
apartenas al la partio, servis dum tri jaroj je la militsxiparo kaj
pensas racie. La patro Harald K servis dum jardekoj kiel jugxisto por
la patrujo kaj aktive kontrauxbatalis la negativajn fortojn. La pat-
rino HNF Ninel K kunlaboris dum jaroj honeste. Kiel policia psikologo
sxi ankaux verkis la ekspertizojn por distingi inter la uzo kaj la
misuzo de la frazo "La Libereco estas cxiam la Libereco de la Malsam-
opiniuloj". Estas diferenco inter tiuj, kiujn pro tio murdis la sub-
premantoj, kaj tiuj, kiuj misuzas la frazon el la busxo de la murdig-
itaj nur por kontrauxpatriota agitado. Sxi klare ellaboris tion misuz-
on uzante ankaux kasxatajn fontojn kaj pro tio ricevis la titolon
"Heroo je la Nevidebla Fronto". ODST (Oficiro dejxoranta je specifa
tasko) Terminator decidas ke indas protekti tiun bonan familion kont-
raux la influo de krima pensmaniero per tauxgaj operacioj.
dimancxe, 18.53h: Helen A alvenas cxe Alva T. Laux teknika informfonto
ili babilas pri kinejaj filmoj, pri laboraj aferoj, pri la eksa amiko
Erik I de Alva T kaj pri la sporta sukceso de la patriota teamo je la
lasta Olimpikaj Ludoj. Je 20.43h Helen A hejmiras post viziti la sxaf-
ojn kaj paroli kun ili. Hejme sxi tuj enlitigxas kaj legas la pagxojn
94 gxis 107 de la romano "Febro".
lunde, 06.05h: Helen A elitigxas, faras la cxiutagajxojn kaj matenman-
gxas. Laux teknika informfonto sxi kantas dum neceseja uzado nacian
himnon. Je forlaso de domo sxi enjxetas leteron en proksima leterujo.
Je 07.28h Helen A alvenas je laborejo. Laux NK Negxurso sxi laboras
kiel cxiutage kaj oni ne rimarkas ion diferencon.
lunde, 11.15h: Alvenas la enhavo de la letero por la aktoj: Helen A
skribas, ke sxi sxatus revidi Armin K kaj aldonas sian adreson kaj
laborejan telefonnumeron. Privatan telefonon sxi ne havas. Ankaux sxi
skribas pri liaj belaj bluaj okuloj kaj lia simpatia ridado. Sian neg-
ativan pensmanieron pri la patrujo sxi ne mencias, eble komenco de
sxangxo al pozitiva vidpunkto. Tamen la rilato estas konsiderata dan-
gxera, cxar pli versxajne Helen A detruos la pozitivan pensmanieron de
Armin K ol ke li plipozitivigas sxian pensmanieron. ODST Terminator
elektas kiel operacia metodo ke NK Nadina konatigxu al Armin K.
lunde, 17.23h: Vere hazarde Armin K kaj Reinhold L renkontigxas. Tiu
estas konatulo el lernejaj tempoj. Pro malbona planado NK Nadina akom-
panas lin. ODST Terminator decidas ke pro la cirkonstancoj oni tran-
sdonu la taskon je Armin K al NK Nemidor. Pluaj elstaraj avantagxoj de
NK Nemidor por tiu operacio estas bela paroladmaniero, bona humoro kaj
brunaj okuloj. El la virinoj, pri kiuj Armin K iam interesigxis, la
plimulto havas brunajn aux nigrajn okulojn. NK Nemidor gxis nun estas
cxiam kunlaborinta konscie kaj honeste.
lunde, 17.50h: Helen A provas eltrovi la numeron de Armin K per pub-
lika informservo. La informservo laux nia peto donas anstataux la ver-
an numeron iu K3-numeron. Tiuj ekzistas por specifaj taskoj kaj estas
cxiam aux okupata aux malrespondataj. Post kvar malsukcesaj provoj al-
voki cxe Armin K, Helen A hejmiras. Alparolas sxin NK Greko, sed sxi
ne interesigxas multe pri li. Tiu montras, ke la rilato al Armin K jam
estas tro forta.
marde, 12.30h: Dum tagmeza pauxzo, NK Negxurso rakontas al konatulino
dum cxeesto de Helen A pri sxia mallonga rilato al iu kuracisto kun
nomo "Armin" el alia urbo kaj pri lia cxiama malfideleco kiu kauxzis
la finon de la rilato. NK Negxurso raportas, ke "Helen A je iu grado
sekvis la dialogon kaj montris emociojn". Tamen NK Negxurso havas la
impreson, ke tiu ne suficxas. Iel Helen A ne povas kredi la aferon aux
preferas pensi, ke temas pri alia "Armin".
merkrede, 17.50h: Helen A iras post la laborado al stacidomo kaj ric-
evas informojn pri trajnoj. Poste sxi vizitas denove Alva T kaj parol-
as kun sxi laux teknika informfonto pri popularaj kantoj kaj la cxefo
(NK Negxurso). La vizito finas per kuna rigardo de kineja filmo, kiu
montras la amrilato de sekretara laboristino kun sxiaj du cxefoj. Alva
T trovas multajn pozitivajn elementojn je tiu vivmaniero, Helen A nom-
is gxin "stranga".
jauxde, 10.06h: Armin K alvokas telefone je Helen A. Li ne rimarkas
niajn malgrandajn fiigajn sxangxojn je la letero sed tamen dankas pro
gxi, eble pro strategiaj kauxzoj. Tamen ODST Terminator lauxdas "la
perfektan Cxekistan laboron" kaj antauxdiras, ke la "sukceso iam poste
alvenos". Por pli rapide atingi la operacian celon, ODST Terminator
ordonas pluan operacion: NK Knuddel interesigxu pri Helen A. NK Knud-
del kunlaboras ekde jaroj honeste kaj racie. Li plenumas cxion taskon
je alta kvalito. Li estas suficxe klerigita por transpreni malfacilajn
taskojn sen perdi la kredo je la granda celo kaj ideo. NK Knuddel hav-
as bluajn okulojn kaj cxiujn aliajn avantagxojn kaj estos instruata
pri cxiu grava afero, kiu trovigxas en la aktoj. ODST Terminator rez-
umas la sperton el similaj operacioj: "ni cxiam sukcese stiras, kion
virinoj ege deziras".
jauxde, 18.22h: NK Knuddel "hazarde" renkontigxas al Helena A, kiu at-
endas por la trajno. Li diras al sxi, ke li estis je la sama lernejo
kiel sxi kaj rakontas pri kunaj instruistoj kaj aliajxoj, kiuj plig-
randigas la kredebleco de lia legendo. Li mencias "mankojn je la sist-
emo" kaj la "ideologiegecon" de kelkaj instruistoj de la lernejo. Tiel
li semas la ideon de "samideaneco". Kiam la trajno alvenas, li ad-
iauxas per surpriza kiso tiel, ke la alvenanta Armin K povas vidi
gxin. Je la revido, Armin K kaj Helen A preskaux ne priparolas la af-
eron. Helen A nur diras, ke sxi post longaj jaroj revidis kunlernant-
on, pri kiu sxi preskaux ne memoras.
Je 19.05h Armin K kaj Helena A eniras restauxracion por mangxi. Dum
la servado, la kelnero mokas pri la sistemo, kiu malplacxas al Armin
K kaj tiel provokas diskutadon. La celo de tiu operacio estas, ke Hel-
en A ekscias, ke Armin K alie ol NK Knuddel ne samopinias je politika
kampo. Poste ili parolas ambaux pri ilia juneco kaj lerneja tempo.
Finfine Armin K rakontas, ke li iris al la militsxiparo nur por vidi
aliajn landojn kaj volas tiel detrui la imagon, ke li estas tro granda
samideanego de la sistemo. Li konfesas, ke kvankam fidante je la sist-
emo li tamen vidas ankaux kelkajn malavantagxojn. Je tiuj vortoj oni
rimarkas la komencon de negativa influo. La venontan renkontigxon ili
planas por sabato.
vendrede, 09.45h: NK Knuddel plendas, ke li rericevas nur la prezon
por la hierauxa veturado al la venonta stacidomo. Sed li pagis por
kvin haltejoj kaj diras, ke tiu necesis por protekti la legendon. Tam-
en ankaux sukcesa NK devas respekti, ke elspezoj devas esti limigata
al la bezonata kvanto, cxar efektiveco estas baza principo de cxiu
laboro, ankaux kaj specife baza principo de la laboro je la nevidebla
fronto.
vendrede, 13.00h: HNF Ninel K konsentas, ke malnova amikino vizitos
sxin sabate kaj kunprenos sian belan filinon Dina D. Dina D pensas
pozitive, venas el bona familio kaj kunlaboras je malalta sed nenula
nivelo. Sxia frato plenumas la grandan taskon protekti la landlimon
kaj jam ricevis la medalon pri granda braveco je la patriota servado.
HNF Ninel K alvokas je laborejo de lia filo, kiu konsentas kaj poste
sxangxas ankaux telefone la venontan renkontigxon kun Helen A de sab-
ato al dimancxo pro "urgxa neevitebla familia afero". Helen A estas
iomete tristeta sed akceptas la neeviteblajxon. Iom poste NK Negxurso
"hazarde" rakontas en granda firmaa rondo, ke iama amiko invitis sxin
surprize al sabata renkotigxo. Tiu novajxo ne kauxzis multajn emociojn
je Helen A kaj tio eble indikas iom da sukseso.
vendrede, 19.03h: Armin K trovigxas reveninte hejmen leteron de iu
virino, pri kiu li iam interesigxis. Gxi uzas preskaux la samajn vor-
tojn kiel Helen A kaj montras intereson. La celo de tiu operacio estas
la sekvanta: Se iu viro (aux virino) ricevas multajn ege similajn of-
ertojn, tiu kun granda probableco akceptas nenion oferton, cxar neniu
de la kandidatoj elstaras el la aro.
vendrede, 19.25h: NK Knuddel, kiu "hazarde" estas en lia "hejmvilagx-
o", iras al la logxejo de Helen A kaj demandas, cxu sxi kuniras al
kinejo. Sxi rifuzas, cxar sxi "devas fari kelkajn endajn laborojn".
sabate, 11.00h: Armin K estas informata, ke pro malsano de kolego est-
as urgxa, ke li laboru dimancxe. Li ne multe sxatas la ideon, sed ak-
ceptas la devon. Al li ne plu eblas senkulpigi je Helen A cxar sxi ne
havas privatan telefonon.
sabate, 21.30h: Post vizito de amikino, HNF Ninel K raportas al sia
fratino telefone, ke sxia filo kaj Dina D sxatas unu la alian iomete
kaj ke sxi multe favoras tion rilaton. ODST Terminator decidas subteni
la evoluon kaj ordonas trovi novan taskon por NK Nemidor. Dina D estas
informata per sia patrino pri la dimancxa laborfino de Armin K kaj at-
endos tiam je laboreja eliro por li kun floroj.
dimancxe, 10.45h: Helen A atendas je stacidomo por Armin K, sed el la
trajno sole elvenas NK Knuddel. Iel NK Knuddel sukcesas komenci inter-
parolon kun sxi kaj post atendado gxis la venonta trajno, kie li rest-
as babilante kun sxi, sxi akceptas lian oferton al kuna tagmangxo.
....
jauxde, 20.23h: Helen A vizitas sian amikinon Alva T. Ili parolas pri
konatuloj kaj pri iliaj amikoj. Laux teknika informfonto sxi diras ke
sxia konatulo aktive kunlaboras je la rezisto kaj organizas elstarajn
aktivecojn. Iel sxi pensas, ke tiu estas admirinda kaj li estas pres-
kaux tiel bela kiel Armin K.
vendrede, 11.00h: ODST Terminator opinias ke la rilato inter Armin K
kaj Dina D estas suficxe stabila kaj tiel NK Knuddel ne plu bezonigx-
as. Forlasante la celpersonon, li tamen instruu per adiauxa letero.
Komence NK Knuddel hezitas sed poste komprenas ke "ordonoj ekzistas
por esti plenumataj". Jen la teksto.
"Mia kara Helen: mi devas bedauxrinde informi vin, ke ne plu eblas
adi nian rilaton. Vi estas tro parolema al Alva. Mi hodiaux estis int-
ervjuata de sekretpolico, cxar 'iu civitano Alva' raportis al la auxt-
oritatoj, ke mi 'estas membro de rezista organizo kaj respondecas pri
kontrauxregistara agado'. Iel mi reakiris liberecon. Sed tamen mi dev-
as adiauxi de vi. Vi ne prenas suficxe serioze la rezistan laboron.
Por mi gravas rezista sukceso kaj tiu bezonas la tutan forton kaj per-
sonecon. Kun naivulo kiel vi tiu ne eblas."
merkrede, 10.00h: NK Knuddel estas lauxdata por sia honesta kaj prec-
iza laboro. ODST Terminator konstatas, ke la operacio estas granda
sukceso kaj atingis tri celojn: Unue gxi savis la animon de Armin K
kontraux mensa malpurigo. Due gxi reduktis la fidon inter Helen A kaj
Alva T kaj tiel evitis la ekekziston de kontrauxregistara cxeluma or-
ganizo. Trie gxi montras al Helen A la idiota konduto de rezistuloj
kaj tiel kauxzas, ke sxi pripensas siajn negativajn ideojn kaj eble
ekhavos pli pozitivan bildon pri nia patrujo. Estu notata en la aktoj,
ke la rilato inter Armin K kaj Dina D bone evoluas kaj ke HNF Ninel K
dankas al nia oficejo por helpi trovi tauxgan (estontan) edzinon por
sia filo. Ni devas ofte esti severaj kaj duraj, "sed ni amas vin ja
cxiuj" kaj helpas al felicxo je cxiu vera pozitiva ebleco.
merkrede, 19.30h: Post la laboro, Helen A iras al la sxafoj kaj longe
paroladas kun ili. Tiu signifas ke sxi blekas kaj la sxafoj same res-
pondas. Laux diversaj informfontoj sxi ne komprenas ke sxafoj ekzistas
cxefe pro lanproduktado sed kredas ke la bestoj "atendas cxirkauxataj
per bariloj gxis oni mortigos ilin pro mangxadaj kauxzoj". Ekde NK
Knuddel informigis sxin pri la "perfido" de Alva T, sxi ankaux sentas
esti en nevidebla barila kaptilo. Tiel la sxafoj estas por sxi samsor-
tuloj, kiuj komprenas sxian malsanan kaj negativan pensmanieron. La
bestoj fakte montras la samideanecon per longa, sxafa "me".
La Celo
L A C E L O
Ofte oni pensas pri la demando: kio estas la celo de la vivo, kial oni
naskigxas kaj kial oni mortas. Specife, kiel oni plej bone pasigas la
vivon inter naskigxo kaj morto kaj iam mi renkontis homon kiu sciis
kion mi devas fari: "Plibonigu vian personecon kaj cxiu sukcesos." Ar-
noldo estis modesta homo kiu laboris kaj tage kaj nokte por helpi al-
iajn homojn atingi tion celon. Preskaux memkompreneble li cxiam ripet-
is al mi kaj per vortoj kaj per sia ekzemplo la mesagxon: La celo est-
as atingebla sed gxi havas prezon. La prezo estas alta sed tamen indas
pro la atingota celo. Oni investas hodiaux milojn sed oni ricevos mor-
gaux milionojn. Per dura laboro oni atingas pli kaj pli altajn nivel-
ojn de la vivo kaj iam oni povas gxui eternan felicxecon, ne nur gxis
la morto sed ankaux en la venonta vivo. Kio tauxgas la nun-posedita
mono se oni en la venonta pro malgxusta hodiauxa agadmaniero havos
nenion. Arnoldo pli kaj pli klarigis al mi aferojn pri kiuj mi ne
sciis kaj mi devas konstati, ke li oferis multon da sia tempo por mi.
Finfine mi lasis mian adreson cxe li kaj dankis por lia gastameco.
Post du semajnojn mi ricevis alvokon. Kiel mi fartas, kion mi faras,
kiel mia ekzameno sukcesis kaj tiel plu. Arnoldo ne forgesis min kaj
atentigis min, ke sxangxi vivon gravas por mi. Mi devis konfesis, ke
mi nur malbone trapasis la ekzamenon. Per plibonigo de mia personeco,
li klarigis, ankaux la lernado pli bone sukcesus. Plue la profesoroj
- malkonscie - ne nur mezuras la fakan kvalikon sed ankaux la person-
econ. Multaj homoj ne scias pri tio. Tial ili suferas tutvive je la
samaj problemoj. Sed li scias vojon por helpi min. Komencigxas nova
kurso pri komunikada tekniko kaj memkomprenado. Tiu kurso, li klarig-
is, donas sekretan scion al la lernantoj, kiun registaroj kaj auxtor-
itatoj cxiulande volas subpremi. Scion de kiu oni povas multe profiti
kaj kiu estas la unua sxtupo al forigi cxiujn problemojn. Finfine mi
akceptis la inviton kaj ankaux komprenis, ke bona kurso havas bonan
preson. Multkoste, mi tiam pensis, sed malplikoste ol la pli altnivel-
aj kursoj, mi hodiaux scias. Tiel mi venis, subskribis kaj pagis.
Je la kurso mi cxefe komprenis ke mi sciis nenion. Nenion pri la
vera vivo, nenion pri la kasxita vereco, kion oni nun malkasxis je
granda malkovro, nenion pri la heroo, kiu eltrovis la tutan verecon
pri la antauxnaska kaj postmorta vivo, nenion pri miaj propraj ant-
auxaj vivoj kaj nenion pri la problemoj, kiujn kauxzis miaj malgxustaj
agadmanieroj kaj vundigoj en tiuj antauxaj vivoj. Mi ankaux kontatigx-
is al virino, Arlana, en sama situacio kiel mi, sed jam iomete pli
klerigita pro la prenado de jam kvin kursoj. Ni sidis kune en trinkejo
kaj paroladis, kvankam sxi havis problemojn pagi la fakturon. Estis,
ke sxi investis tiel multe en sia personeca kariero ke sxi momente
havas sxuldojn. Iel tiu gxenis min, kial oni estas tiel malafable al
sxi, sed finfine mi faris oferton al sxi: la venontan kurson, ni kune
vizitos kaj mi ankaux helpos al sxi je la kotizo. Sxi ridetis kaj rim-
arkis, ke mi havas pozitivan vidpunkton, pri sxi, pri la realeco kaj
pri la endo de lernado. Multaj homoj, sxi klarigas, geedzigxas sen
vere koni unu la alian. Sed mi, ecx kiel komencanto, komprenas ke kuna
partoprenado en kursoj kaj programoj por konatigxi kaj personecplibon-
igi donas ege pli bonan bazon por geedzigxo. Estis la unua fojo ke ni
parolis pri geedzigxo, sed mi sciis, ke tiu signifas, ke ankaux sxi
sentis ion seriozon pri mi. Multaj homoj havas malbone planitajn aux
ecx fiaskantajn rilatojn, sed je tiu altkvalita preparado, fiasko est-
as tre malofte. Ni diskutis la programon kaj finfine ni trovis kurson,
kio estis kaj interesa kaj ebla por ni ambaux. Mi iris al la kursad-
ministracio, subskribis kaj pagis.
Kion ni elektis, estis kurso por aplikado de psikologaj teknikoj.
Tiuj teknikoj ebligas memkontroladon, kontroladon de kontrauxuloj kaj
la superigxadon pri la aliaj. Ekzemple ni lernis rigardi unu al la al-
ia, ekzakte al la okuloj, sen senti gxenon. Normale reciproke rigardi
en okulojn gxenas homojn kaj ili evitas gxin. Sed ni lernis elteni
tion situacion dum horoj. Mi rigardis al Arlana kaj sxi al mi. Ni sid-
is kaj auxdis la muzikon, la instruisto paroladis dauxre pri la suk-
cesoj, la spertoj, la supereco, la vere bonaj ekonomiaj strategioj kaj
aliajxoj. Kaj ni rigardadis. Post malfacila komenco ni pli kaj pli
sukcesis. Finfine ni atingis la kursan celon per kvarhora rigardado en
la okulojn de nia partnero. Mi certas ke sen tiu sperto de la kuneco
kaj sen tio preparado, ni ne havus la nunan bonan rilaton. Tamen Ar-
lana refuzis adiauxan kison cxar ni ne estis geedzigxita kaj sxi estas
konservativa. Nur altmorala vivnivelo, sxi klarigis, tauxgas por regi
la malbonajn situaciojn kaj persekutojn, kiuj alvenos kontraux la
sciantoj de la vereco. La agitado de kelkaj ministroj kontraux nia ek-
klezio nur estas la komenco. Niaj Amerikaj amikoj jam multe laboras
por savi nian liberecon de lernado kaj religia personecplibonigo. Sxi
ankaux klarigis al mi, ke sxi havas la rajton doni specifan instruadon
al aliaj homoj. Tiu specifa instruado analizas la personecon de la
lernanto kaj purigas la animon de aferoj el la lastaj vivoj. Sxi ofer-
tas al mi specialan prezon kiel kompensado por tiu mono por la kuna
kurso. Tiel ni ambaux profitos: mi ricevos spertulan helpon je malalta
prezo kaj sxi plibone ekkonas min. Laux mi ankaux la speciala prezo
estis tamen alta, sed mi ne volis perdi sxin. Mi iris al la oficejo,
subskribis kaj pagis.
Ni sidis sole en cxambro de la oficejo. Mi ricevis du ilojn, kiujn
mi prenis per la manoj. Tiuj iloj estas la pozitiva kaj negativa pol-
usoj de iu malgranda energifonto. Aparato mezuras la trairadon de la
elektra kurento inter la du polusoj. Tiu trairado dependas de la
kvanto de sxvito je la hauxto. Se oni dum la interparolado tusxas ion
malagrablan temon, oni iomete pli sxvitas kiel antauxe kaj la aparato
rimarkas tion. Oni kelkfoje ankaux nur per okuloj vidas, se iu sentas
ion malagrablajxon. Sed la aparato estas ege pli preciza ol cxiu okula
impreso. Gxi trovas pli ekzakte la malagrablajxojn kaj ankaux povas
praktike mezuri ilin. La aparato estas revolucio kaj la rezultoj at-
ingitaj per gxi estas grandaj. Arlana eltrovis multajn aferojn pri mi,
kiujn mi preskaux forgesis. Estis, ke mi en la dua klaso de mia ler-
nejo mensogis kontraux la instruisto. Mi iam forgesis fari la hejmtas-
kojn, sed diris, ke mia frato forprenis ilin. Alia afero, ke mi iam
sxtelis la pomojn en la gxardeno de mia avino. Versxajne sxi ankaux
estus donacinta ilin al mi, sed mi neniam riskis demandi sxin. Hodiaux
sxi ne plu vivas kaj mi ne povas senkulpigi. Sed Arlana ne nur eltrov-
is pri la nuna vivo. En la antauxa mi estis psikiatro kaj tiu estas
cxiam peko. Psikiatroj partoprenis en la krima administracio de Hitler
kaj ankaux tiu Bosnia krimulo Karagxicx estis psikiatro. Tiu malgxusta
profesio kauxzis gxis hodiaux problemojn je mi. Kvankam mi ne faris
grandan krimon en la nuna vivo, tamen tiu kulpo el la pasinto devas
esti forigita de la animo. Nur pro mia granda kunlaboremo, mi eble
tamen povas atingi la malfacilan celon. Kelkajn tagojn poste Arlana
atentigis min pri libro, kiu malkovras veran sekretan aferon. La tit-
olo estis "La viroj malantaux Hitler" kaj gxi ege bone informas pri la
psikiatraro kaj ilia ilo. Mi acxetis, subskribis kaj pagis.
Miaj kursoj igxis pli kaj pli altnivelaj kaj tial ankaux pli kaj pli
multkostaj. Ne nur Arlana, sed ankaux mi, kiu havas bonan laboron kaj
altan salajron, devis komenci pensi pri tiu, kion mi povas elspezi kaj
kion ne. Mi adis la kursojn nur cxar mi vidis ke mia personeco vere
kreskadis kaj mi pli kaj pli ekkonis mian pasintecon kaj nuntempan
situacion. La estro de nia loka grupo - persone - havis tempon por
klarigi al mi, ke mi estas atingonta la nivelon kie mia animo povas
stiri la korpon de ekstere. Mia nivelo pli rapide progresas ol la
gajno el la aplikado de mia sciajxo. Tiu pruvas esceptan lernemon, li
lauxdis min. Tial li ofertis al mi ke mi ricevos rabaton je tri el dek
por iu venonta kurso se mi trovas pluan klienton. Lia oferto estis
vere honesta kaj helpis ambaux flankojn. Mi nun komencis viziti amik-
ojn, pri kiuj mi ekde longe ne plu estis pensanta. Tri el ili jxetis
min el sia logxejo - mi neniam spertis ion pli humiligan. Sed je la
kvara mi sukcesis. Hernando kaj ni konis unu la alian de la studado
kaj mi jam dufoje helpis lin per bona ideo. Tiu nun estis mia tria. Li
ankaux vivis vere sole kaj komprenis, ke plibonigi personecon kaj kom-
unikadon vere endas. Per la kuna religio kaj vivfilozofio, nia rilato
atingis profundecon kiu ne antauxe ekzistis. Post li mendis la kvinan
kurson, la estro nun donis al mi la oficialan oferton por la rabato.
Arlana kaj mi serioze pridiskutis gxin kaj finfine ni elektis la vere
multkostan geedzigxpreparan kurson kaj tiel ni vere sxparis multan
monon. Mi iris al la oficejo, mendis, subskribis kaj pagis.
Nia geedzigxa festo estus granda sukceso, se ne la parencoj tiel
multe fiparolis pri nia religio. Por la avino de Arlana mi estas tiu
ulo, kiu "delogis" sxin al "mallauxlegxeco" kaj "monforgxeto". Sxia
nepino estis "sxparema, racia kaj afabla juna virino" gxis mi venis
"kun mia fia organizo", kiu "gvidas cxiun al ruino". Bonsxance la
resto de la parencaro estis pli racia. Ili gxojis, ke en tiuj malbonaj
tempoj trovigxis paro kun tiel altaj moralaj kvalitoj kaj la patrino
de Arlana, kiun mi tiam malfrue ekkonatigxis, diris ke sxi estas poz-
itive supresita de mi. La patro de Arlana malcxeestis cxar li aparten-
is al iu Hinda novrelegio kiu ege bezonis lin por "iu publika meditac-
io". Tiel mi fakte neniam konatigxis kun li. Kvankam la religio de la
edzo estas por la patrino tuta stultajxo, almenaux nia "donis" al sxia
filino "bonan edzon kaj montras tiel almenaux iun avantagxon". Ni dis-
kutis unue festi en iu malmultkosta gastejo kaj mi havis bonajn ofer-
tojn. Tamen ni finfine akceptis ion pli kostan cxar gxia posedanto
laboris laux la komercaj proponoj de nia religio. Intertempe la gas-
tejo bankrotis, sed tamen mi kredas ke estis gxusta almenaux provi iel
subteni samreligianon. Tiel mi akceptis tion pli kostan oferton, sub-
skribis kaj pagis.
Niaj sxuldoj pli kaj pli malfaciligis la plibonigon de la personeco.
Preskaux cxiu iam atingas la nivelon kie kauxzas problemojn pagi la
kursojn. Iam Arlana alvenis kun solvo; pri tiu ideo mi neniam eksciis
cxu sxi mem aux cxu samreligiano ekpensis gxin. Ni iris al sxia par-
tino, sxia avino kaj al miaj gepatroj kaj rakontis ke ni estis acxet-
onta logxejon. Post kelka priparolado ili cxiuj ekcepte la avino donis
al ni monon. Unue ni investis iom por lui kunan cxambron gxis ni trov-
as tauxgan objekton. La ludonanto sciis pri nia relegio kaj kredante
la rumorojn pri nia malpagemo li volis antauxpagon por unu jaro, kion
ni akceptis. Ankaux ni repagis la sxuldojn, cxar ni sciis, ke por
logxejo ni rericevos kreditojn je ege pli bonajn kondicxojn. Tamen ni
restis gxis hodiaux en nia cxambro: Iel la mono suficxis por nenia
logxejo. Gxis hodiaux ni ne faris la promesitan grandan enspezon, sed
ni tamen trovis felicxon kiel nur malmultaj homoj gxin konas. Finfine
ni ankaux decidis danki al nia Amerikaj amikoj kiuj tiel kuragxe bat-
alas por nia religia libereco. Oni enmetis dankan anoncon en grandajn
gazetojn. Kelkaj samreligianoj de ni subskribis gxin kaj laux propono
de nia estro ankaux niaj nomoj trovigxas tie. Tiel ni kunpublikigis,
subskribis kaj pagis.
Komunikado Inter Bestoj
K O M U N I K A D O I N T E R B E S T O J
Pri la lingvaj eblecoj de bestoj
Multaj homoj havas bestojn, prefere hundojn, katojn aux kobajojn. Ge-
kuzoj de mi posedas hundon, cxevalon, birdojn kaj leporon. Mi deman-
dadis ilin pri la komunikadaj eblecoj de iliaj bestoj kaj ricevis sek-
vantajn informojn: La hundo komprenas sian nomon kaj la vortojn "bei
Fuss" (iru je posedanto), "Platz" (sidigxu), "Pfui" (por indiki, ke
gxi lasu ion agan), "Halt" (stopu), "Runter" (forlasu segxon) kaj
"Kommst Du mit?" (Ni promenu). La cxevalo komprenas ordojn pri direkto
kaj rapideco. Al leporoj kaj birdoj ili parolas, sed ne kredas, ke
tiuj bestoj komprenas multe. Almenaux la birdoj lernis kelkajn vor-
tojn.
Tiuj ekzemploj montras, ke komunikado cxefe konsistas el ordonoj.
Tio ne estas hazardo, sed devenas de la fakto, ke la plimulto de la
komunikado inter bestoj celas al ordigo de la kunvivado de grupoj aux
ankaux kun fremduloj, kelkfoje de aliaj specioj. Krom indiki al grup-
anoj, kion ili faru aux lasu, komunikado ankaux celas al informigi pri
propraj sentoj: per vostosvingo hundo indikas gxojon, meti la orelojn
al korpo, etendi la hararojn de la felo kaj grauxli montras agresivec-
on kaj hurleti signalas nervosecon. Se hundo tremas kaj entiras la
voston, io timegas gxin. Tiuj signaloj je granda parto ne kontrolas la
volo; tamen ili estas gravaj por la komunikado inter bestoj.
Kio estas la temoj de besta komunikado? Cxefe la biologistoj esploris
komunikado pri aux por sekvantaj temoj: socia ordo, propra teritorio,
rilato al alia sekso, edukado de infanoj, organizi mangxajxojn kaj
varnigo pri malamikoj.
Kvazaux cxiu besto, kiu vivas en grupoj, konas rangordon. Rangordoj
plifacilas organizi la cxiutagan vivon, cxar la plej rangalta besto
(normale) trovas la decidojn. La rango devenas kaj de la forto de la
besto kaj de gxiaj kapablecoj je kampoj gravaj por la grupo. Oni ob-
servis, ke en grupo de pavianoj unu paviano plialtigxis sian rangon
per ataki leopardon, cxefa malamika besto por pavianoj. Ankaux ofte la
cxefan rangon en grupo havas pluajn bestojn kune; ili inter si ne bat-
alas unu kontraux la alia pro la pli alta rango. Alia observado estas,
ke je kelkaj specioj ekzistas diversaj rangordoj pri diversaj temoj -
ekzemple ekzistas spertuloj por trovi vojojn, aliaj por batali kont-
raux malamikaj bestoj. Ofte agresivaj gestoj de la superaj bestoj suf-
icxas por eviti batalon, ekzistas multaj formoj por eviti konfliktoj,
tamen ankaux kelkfoje okazas mortaj bataloj pro rangoj. Rangordoj an-
kaux ekzistas inter bestoj de diversaj specioj - ekzemple pri la temo,
kiu rajtas mangxi unue aux trinki akvon en lageto. Zebroj donas spacon
por cxiu elefanto je trinkejo, elefantoj estas por ili bestoj kun pli
alta rango. Sed por bubaloj nur grandaj elefantoj havas pli altan ran-
gon, kun junaj elefantoj ili kelkfoje batalas pro la rajto trinki un-
ue. Posedantoj de hundoj edukas la bestojn tiel, ke homo havas por ili
pli altan rangon.
Teritorion, la bestoj ne nur defendas, sed ankaux markas, cxefe per
odorigi la limojn. Tio estas la plej bonkonata ekzemplo por kemia kom-
unikado. Ekzemple tigroj markas iliajn teritoriojn kaj kemie kaj per
grati arbojn kaj per fari kusxejojn, kie ili detruas cxiujn plantojn
sur ejo de kvar kvadrataj metroj. Tiuj signoj montras al kiu apartenas
la teritorio, ankaux informas pri sekso, saneco kaj forto de la posed-
anto. La teritorioj de tigroj de sama sekso cxiam ne kongruas, sed
tigroj de neegala sekso havas kunan parton en ilia teritorio laux la
metodo: kies teritorio, ties partnero. Bestoj de sama sekso kelkfoje
batalas pro la limoj aux la tuta teritorio.
Oni konas multajn vojojn, per kiuj bestoj volas atentigi al la alia
sekso. Birdoj kaj balenoj sercxas partnerojn per kantado, hundoj kaj
kelkaj papilioj per odoroj, pavoj kaj lampiroj per videblaj signaloj.
Oni eltrovis, ke la kantoj de kelkaj balenoj konsistas el versoj, kiuj
ankaux ofte havas rimojn. La balenoj lernas tiujn kantojn de aliaj aux
inventas ilin mem; la inaj balenoj elektas la virajn cxefe pro la
kantoj. Cxar la balenoj povas auxdi la kantojn je kelkaj cent kilomet-
roj kaj vivas je grandaj distancoj, oni komprenas, ke la kantoj estas
la sola eco de la viraj kandidatoj, kiun la inaj balenoj povas eltrovi
tra longaj distancoj. Multaj bestoj gravedigxas nur dum mallongaj per-
iodoj. Tiam ili indikas tiuj tempoperiodoj per sxangxo de aspekto aux
per odoroj. Multaj hundposedantoj konas la efikon, kiu havas la odoro
de parigxemaj inaj hundoj je viraj, kiuj trovas ilian sxpuron. Pro tio
multaj homoj preferas havi virajn hundojn.
Ekzistas bestoj, kiuj havas multege da idoj - ili produktas ovareg-
on, kiun ili metas ie kaj ne plu interesigxas pri gxi. Precipe multaj
fisxaj kaj insektaj specioj faras tion. Tial ili ne indas komuniki kun
iliaj idoj. Alie birdoj kaj mamuloj, kiuj prizorgas iliajn idojn kaj
pro tio ankaux havas malpli multajn. Tiuj bestoj estas ankaux la plej
komunikemaj kaj lernemaj: Ili ofte havas dauxran kontakton kun siaj
idoj. Birdoj ofte vivas en grandaj grupoj. Pro tio, la infanoj devas
ekde la komenco koni la gepatrojn. Tiu havas strangan rezulton: La es-
ploristo Konrad Lorenz faris eksperimenton kun anseroj. Li kovadis per
aparato anserajn ovojn. Poste li rimarkis, ke la junaj anseroj supozis
ke la unua vivanta objekto en ilia cxirkauxajxo estas ilia patrino.
Tial li igxis patrino por la anseridoj. Aliflanke, ili ne devis lerni
sian lingvon, sed havis gxin jam ekde la komenco. Pro tio li devis
regule respondi al la anseridoj en ansermaniero por indiki al ili, ke
ili ne estas solaj. Li eltrovis, ke anseroj havas unu bazan vorton kaj
la kvanteco diri gxin havas specifikan signifon: Ekzemple dekfoje sig-
nifas "Ni restu cxitie", sesfoje signifas "Ni foriru malrapide", kvin-
foje "Ni foriru rapide" kaj dufoje estas "Lasu nin forflugi". Ankaux
la novnaskigxitaj homoj komunikas cxefe per fiksita lingvo por esprimi
la plej bazajn dezirojn kaj sentojn - sed ili lernas kiel kelkaj aliaj
bestoj poste aldonaj eblecoj por komuniki; al anseroj tio ne eblas.
Por organizi mangxajxon kelkfoje ankaux ekzistas komunikado inter
bestoj de diversaj specioj. En Afriko ekzistas la tiel nomita mielind-
ikulo. Tiu birdo, kiu kiel la kukolo metas siajn ovojn en fremdajn
nestojn, gvidas mielon-mangxantajn bestojn kiel la melon aux kelkfoje
ankaux la homon al logxejoj de abeloj; tie gxi atendas gxis la melo
estos malferminta la logxejon kaj mangxinta sian parton de la mielo,
poste la birdo mangxas tion, kion gxi volis. Por indiki la trovitan
abelejon, la mielindikulo flugas en la fronto de la melo kaj cxiam
estas atendonte, gxis la melo alvenos. Poste gxi flugas la venontan
etapon kaj tiel gxi atingas la celon. Kelkfoje la mielindikulo ankaux
devas reflugi por pluinteresigxi la melon je la mangxajxo. Alia ekzem-
plo por interspecia komunikado estas purigfisxoj. Purigfisxoj mangxas
la parazitojn, kiuj vivas sur pli grandaj fisxoj. La grandaj fisxoj
scias, kie purigfisxoj vivas kaj nagxas tien regule por esti purigot-
aj. Ili montras al la purigfisxoj, kie ili purigu. Ankaux okazas, ke
la purigfisxo nagxas en la busxon de la fisxego por purigi en la busxo
kaj en la brankoj. Kiam la granda fisxo devas respiri, gxi indikas
tion per klaki la brankoklapojn. Tiam la purigfisxo forlasas la fisx-
egon, kiu nun faras la endajxon. Alia afero estas, ke la fisxego devas
rekoni la purigfisxon. Pro tio la purigfisxo unue dancas je la alven-
anta fisxego por montri, ke gxi ne estas mangxajxo. La granda fisxo
komprenas tion kaj poste la purigo komencas. Oni observis, ke purig-
fisxoj purigas kelkfoje gxis cent fisxegoj po horo. Kelkfoje ekzistas
veraj vicoj antaux la logxejoj de purigfisxoj. La normala kazo estas
memkompreneble la komunikado inter bestoj de la sama specio. Abeloj
ekzemple komunikas per dancoj pri floroj, kiujn ili vidis. Tiuj dancoj
indikas la distancon kaj la direkton de la trovita mangxajxo. Formikoj
komunikas per tusxi kaj odoroj pri mangxajxoj kaj la vojoj tien. Oni
povas vidi verajn stratojn de ili, se oni iras en arbaro; irante sur
la stratoj, odoroj indikas la vojon al la formikoj kaj per tusxado ili
komunikas kun la aliaj. Ankaux kune cxasantaj bestoj kiel lupoj, hun-
doj, leonoj komunikas pri mangxajxo kaj cxasado. Ili devas elekti la
celon, indiki unu al aliaj, kie gxi estas kaj informigi, se kelkaj de
ili cxirkauxis la cxasistan beston por ricevi helpon por mortigi.
La lasta grava temo estas varnigo. Tion normale nur faras bestoj,
kiuj vivas grupe. Ekzemplo estas la cerkopitekoj. Cerkopitekoj estas
simioj, kiuj vivas en Madagaskar. Ili havas tri diversajn varnigvok-
ojn: pri kategoj, birdoj kaj serpentoj. La unua voko kauxzas, ke ili
grimpas sur la pintojn de arboj, cxar leopardoj kaj aliaj kategoj ne
povas sekvi tien. La dua estas signalo por fugxi en arbustajxon, cxar
tie grandaj birdoj ne povas bone vidi kaj kapti ilin. Se oni varnigas
pri serpentoj, ili observadas la serpenton kaj intencas havi suficxe
grandan distancon al gxi. Sed la varnigo ne nur konsistas el iu de
tiuj tri vokoj, la varniganta cerkopiteko ankaux turnas en la direk-
ton, kie gxi supozas la dangxeron kaj tiel, la aliaj povas vidi la
malamikon mem. Ankaux varnigoj ekzistas inter specioj. Ekzemple ek-
zistas birdoj, kiuj vivas sur rinoceroj aux aliaj grandaj mambestoj.
Kiel la purigfisxoj en la maro, ili vivas de la parazitoj sur tiuj
bestoj. Tiuj birdoj ankaux varnigas la rinocerojn, se venas malamiko
aux okazas alia dangxera afero. Cxar por ili mem, tiuj malamikoj nor-
male ne estas dangxeraj, la komunikado rekte celas al rinoceroj.
Mi jam prezentis la tusxajn, akustajn, optikajn kaj odorajn vojojn por
komuniki. Gxis nun mankas aliaj: Kelkaj fisxoj povas produkti kaj sen-
ti elektrajn signalojn. Ili ne nur mortigas ilian mangxajxon per kur-
ento, sed ankaux komunikas per tiu. Ankaux ekzistas fisxspecio, kiuj
havas je la cxirkauxajxo karakteristikan elektrikan kampon, per kiu
ili povas identifigi aliajn fisxojn de la sama specio. Oni konas duc-
ent fisxajn speciojn, kiu komunikas elektrike; la plimulto de ili
produktas gxin per malantauxaj partoj de la korpo, gimnotoj ankaux per
la tuta nekapa korpo.
Aliaj vojoj estas subakvaj ondoj, por kiu fisxoj havas specifikan
sensorganon.
La bestoj ekster la akvo ne havas la eblecojn komuniki per elektra
kurento. Sed ekzistas alia vojo: magnetaj kampoj. Oni scias ke multaj
birdoj povas senti la magnetan kampon de la tero. Gxis hodiaux oni ne
observis komunikadon per sxangxi magnetan kampon, sed oni supozas, ke
ankaux tio funkcias.
Multaj bestaj lingvoj estas fiksitaj per la genoj, ekzemple la lingvoj
de anseroj, abeloj, formikoj. Ankaux esprimi sentojn je pli altstaraj
bestoj kiel cximpanzoj, homoj kaj delfenoj estas genetikaj, kiel la
gestoj. Sed la ekzemplo de homoj montras, ke la vortaj lingvoj ne est-
as fiksitaj genetikaj. Homoj havas denaskan preferon al akusta lingvo,
sed ankaux eblas aliaj vojoj. La ekzemplo de Helen Keller, kiu nur
komunikis per tusxado - sxi povis nek vidi nek auxdi - estas mondfama.
Oni scias, ke kelkaj grupoj de delfenoj havas lernitan lingvon - gxi
dependas de la grupo kaj nur malmultaj varnigsignaloj estas denaskaj
kaj identaj je cxiu membro de la specio. Por taksi la lingvon, oni
faris telefonan eksperimenton: Delfenoj, kiuj estis en diversaj nagx-
ejoj kaj ne povis vidi unu la alian telefonis longe per instalitaj
mikrofono. Pro la longa dauxro, oni supozas inteligenta komunikado.
Ofte oni trejnas delfenojn por kune prezenti akrobatajxojn, tion tas-
kon ili ofte faras tiel perfekte, ke oni ne povas kompreni gxin sen
komunikado inter la bestoj.
Je la komenco de la jarcento, oni supozis, ke gibonoj estas la plej
proksimaj parencoj de la homo, cxar ili vivas en familioj, iras sur la
malantauaxj piedoj (kiel homoj) kaj estas komunikemaj kaj kantemaj. La
gepatroj en gibonaj familioj ofte kantas kune matene dum du aux tri
horoj. Esploristoj vizitis ilin en la Tajlanda arbaro por esplori la
kantojn. Ili cxefe analizis iun parton, kion ili nomis la granda voko.
Ekzistas du popoloj de gibonoj kaj la granda voko estis malsama je
tiuj popoloj, sed en cxiu popolo gxi estas identa. Nun ili sercxis kaj
trovis bastardojn inter la du popoloj. La granda voko de la bastardoj
ankaux estis miksajxo. Ili ne kopias tiun de la patrino (nur la inaj
gibonoj faras tiun grandan vokon), sed havas miksitan sen lerni gxin
de la patrina ekzemplo. Ankaux gibonoj, kiuj estis edukitaj sole in
zoologaj gxardenoj, havis tiun grandan vokon, kion oni supozis laux la
aparteno al unu aux alia popolo. Estis surprizo, ke la lingvo de gib-
onoj havas je tiu alta grado denaskajn partojn, kvankam ili estas
proksimaj parencoj de la homo.
Pro tio estas interesa konatigxi la lingvajn eblecojn de la cximpan-
zoj, kiuj estas la plej-proksimaj parencoj de la homoj. Unue oni int-
encis lernigi ilin rekte homajn akustajn lingvojn. Sed cxar ili ne
povas formi homajn vortojn, oni devis elekti aliajn formojn por komun-
ikado - ekzemple per signoj sur tabulo aux per gestoj (kiel faras la
surduloj). Ekzemple kelkaj cximpanzoj lernis lingvon por surduloj. El
tiu lingvo kvinjaragxa cximpanzo komprenis 350 vortojn kaj uzis gxuste
150. Gxi ankaux kunmetis vortojn por formi novajn, ekzemple "akvob-
irdo" el "akvo" kaj "birdo", kiam li vidis cignon sur lago. Ili ler-
nigis la cximpanzidon per montri la signon je cxiu agado, estas ke la
cximpanzo ricevis longan instruadon. Longe oni kredis, ke tiu estis
necesa, sed je iu cximpanzino, oni ne forprenis la idon de la patrino
dum instruado, cxar sxi ne kunlaboris sen infano. Sed iam oni rimar-
kis, ke la infano jam sen propra instruo povis uzi la lingvon pli bone
ol la patrino. Alia eksperimento indikis, ke cximpanzoj komprenas, ke
lingvo estas utila: Oni nur instruis al kelkaj el iu grupo kaj post
kelka tempo, oni observis, ke ankaux la aliaj grupanoj uzis la lingvon
- la cximpanzoj instruis unu al la alia. Alia cximpanzo Sarah ankaux
lernis frazojn kiel "Se Sarah donas pomon, Mary donos al Sarah cxokol-
adon." Sxi komprenis kaj donis pomon. Iam Mary tamen donis al sxi pil-
kon anstataux cxokoladon. Sarah respondis per la frazo "Pilko ne estas
cxokolado." Tial oni vidas, ke la komunikado inter cximpanzoj dependas
je alta grado de lernitaj signoj aux signaloj; ili ne havas denaskan
fiksitan lingvon kiel anseroj. Ankaux la vojo de la komunikado - akus-
ta, per fingraj signoj kaj gestoj aux per meti signojn sur tabulon -
ne estas fiksita, sed dependas de tio, kion esploristoj aux gepatroj
instruas al cximpanzo.
Krom cximpanzoj, oni ofte instruas al birdoj, prefere al papagoj,
vortojn. Alie cxe cximpanzoj, ili povas prononci la vortojn kaj la
problemo por komuniki kun ili ne estas la vocxo, sed la inteligenteco.
Longe oni pensis, ke birdoj nur kopias la vortojn sen kompreni ilin.
Sed antaux kelkaj jaroj, en iu elsendajxo Amerikanino prezentis sian
papagon, kiu ne nur lernis paroli kelkajn cent vortojn, sed ankaux
komprenis ilin. Li povis nombri gxis kvin kaj gxuste realigi ordonojn
kiel "Donu al mi kvin bluaj sxtonetoj!" aux respondi al demandoj kiel
"Kiun koloron havas la pilko?". Eksperimentoj montris, ke inteligentaj
papagoj havas la samajn lingvajn eblecojn kiel cximpanzoj. La diferen-
co inter tiuj bestaj lingvoj kaj tiuj de la homo estas la kvanteco de
vortoj. La sekvanta tabelo komparas la lingvajn eblecojn de kelkaj
bestoj kaj tiu de la auxtoro. La mezuro cxiam estas la nombro de vor-
toj, kiujn oni komprenas (ne uzas). La rezulto ankaux dependis de la
mezurmetodo, kiu dependas de la uzata vortaro. Tial la kvantecoj estas
ne tute ekzakta.
Vortnombro Besto
10 hundo, cxevalo
500 cximpanzo, papago, la auxtoro en Rusa lingvo
15000 la auxtoro en Angla aux Esperanta lingvo
60000 la auxtoro en Germana lingvo
Krome la preleganto lernis la Anglan lingvon trifoje pli longe ol la
Esperantan, la vortnombro en Esperanto estas versxajne iomete pli
granda. Tiu montras, ke ankaux la metodo de komunikado influas la rez-
ultojn de la eksperimentoj. Pro tio, ili nur donas limigitan informon
pri la komunikaj eblecoj de la bestoj. Ekzemple la limigitaj komunikaj
eblecoj de la hundo suficxas por uzi ilin por gravaj taskoj kiel ser-
cxi eksplodajxojn aux gvidi blindulojn tra urboj kaj trafiko.